Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-14 21:18:45

...
Bonan tagon, S-ro. Ĉu vi ne havas bonvolon aĉeti ion? -La viro malpakis. Aperis papero, fadeno, dentobrosoj, kovertoj, ktp.
-Tiaj ĉe mi ne mankas, -neklare Nagai vortis -krome, forestas la edzino...
-Ne diru tiel! mi petas, -li sidiĝis kaj vicigis la objektojn antaŭ li.

-Ĉi-ĉio estas ĉiutaga bezonaĵo kaj des pli bone neniam putras. Etan helpon al mi, kara sinjoro, mi jam delonge suferas senlaborecon.
-Ho, vi? -Nagai preskaŭ ekkriis. -Ankaŭ min oni senkapigis antaŭ semajnoj, -li montre frapis la kolon kaj nenature ekridis. -Tial bedaŭre mi ne povas aĉeti.

-Ĉu vere?! Sed feliĉa vi estas, ĉar vi loĝas en tia domo, dum mi noktas sub tegmento de blua ĉielo, kiam mi vendas malmulte. Bonvole aĉetu ion. Senescepte 10 senojn por unu. Tre malkara, ĉu ne?
-Mi aĉetos por vi, amiko, ĉar oni ja diras "kompato inter sammalsanuloj!"
-Dankon! Nu, kion?

Kun kelka hezito Nagai prenis du bobenojn de kotonfadeno, nigra kaj blankan.
-Jen 20 senojn. Sed amiko, kiel vi laboras? Kiam vi eksiĝis? Pro kio?
-Antaŭ ĉirkaŭ 3 jaroj, -li remetis la komercaĵojn, ligis la pakaĵojn. -Pardonu, sinjoro! Mi ne havas tempon. Multan dankon! Koran saluton al via kara!
Bonan sanon kaj oficon! Kaj li brufermis la pordon.
...
-您好,先生。您没有想法买点东西吗? ...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-15 22:33:57

...
-Senlaboreca tempo! Ĉu ankaŭ mi kolportu, se mi neniam havos profesion? Ne, neniel eble por mi! prefere mi iru antaŭ la... ministro kaj petegu dirante, ke mi surloke min mortigos, se li ne donos al mi laboron. He, tio estas bona taktiko por akiri oficon.

Sed mi ne havas tian kuraĝon. Do mi iru kune samsortanoj. Tiam, tamen, li ne povos trovi tiom multajn laborejojn, kiel ajn potenca li estas. En Japanio, kiom nombriĝas senlaborulo? Mil? Centmil? Aŭ pli?... Tiuj ĉiuj ekstaru antaŭ... kaj kune kriu: donu laboron!

Kio rezultos? -Popola... Ha, kion vi pensas?
Nagai ektremis pro sia propra penso, sed postan momenton senespere esprimis:
-Estu socialisto aŭ eĉ komunisto! Mi nur deziras laboron havi!¨

Ĉu vere komunismo efektivigos brilan estontecon? Eĉ se jes, tre tre malproksime. Kaj antaŭ batalantoj kuŝas nur mizerego. Cetere ili povas manĝi en malliberejo, sed la karaj familianoj...
...
失业闲暇时间,假如我永远没有职业,我也去沿街叫卖吗?...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-16 21:10:22

...
-Kion ĝis nun vi faris?
Akra voĉo de l' edzino neatendite lin forskuis de post li.
-Vi eĉ ne balais la ĉambrojn. Oni devas, dum infanoj estas for. ĉu vi ne scias?
-Ne koleru, kara! Ĉar mi...

Ŝi jam reiris en la kuirejon kaj eklavis manĝilojn intence malĝentile. La infano, kiu estis dormanta kun aminda vizaĝo sur ŝia dorso, komencis plori.
-Ba, ĝena inetaĉo!
Ŝi murmuregis kaj per kvar poŝoj atingis la edzon.

Tiam ŝia rigardo suspekte falis sur la bobenojn apud la fajrujo.
-Kio estas tio?
-Kio? -li sekvis ŝian rigardon. -Jes, mi vidas. Ilin mi aĉetis de senlaborulo.
-Kiom vi pagis?
-Dek senojn por unu.
...
-你到现在都做了些什么?不料,妻子尖锐的声音从他身后传开...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-17 20:39:18

...
Diable! Per tri senoj oni povas havi ĉe ia ajn vendejo! Se vi, bonkorulo, favoras ĉiun el tiaj personoj, vi bankrotos, eĉ se milionulo vi estus. Kolportistoj, almozuloj, kontribupetantoj preskaŭ ĉiutage venaĉas. Nu, patro, vartu la infanon. Vi povas esti ekstere, sed ne malvarmigu ĝin.

Ŝi trudis al li la ankoraŭ Plorantan bebon.
La knabo kuris al li rekonte, kun rozaj vangoj post la banado.
-Paĉjo! -li kriis. -Aĉetu por mi biciklon!
-Biciklon? Kial tiel abrupte, bona?
-Sed paĉjo, Tadaĉjo kaj Osamu kaj Hiĉjo veturas, mi vidas nun survoje. Kaj ili diris, ke ĉiuj niaj samklasanoj havas biciklon.

Kviete pluvis en la vespero.
...
见鬼! 人们在其他任何一个铺子里用3分钱就能够买到...
demando.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-18 21:01:31

...
La knabo jam dormis pace spirante. Apud la pli eta, portempe ŝi kuŝis por suĉigi ĝin, tamen ŝi mem dormetis. Nerigarde ŝin vidis Nagai, kiu ĝuis sakeon po guto.
Lia unua edzino mortis tro juna, estis bona kuzino lia.

La dua, bela orfino, plaĉis al li, sed lia patro- tirano en la hejmo-laŭ kiu bravuloj devas sin amuzi per "profesiaj inoj", forpelis ŝin, ĉar al ŝi unu viro sendis amleterojn, kvankam ŝi plorĵuris, ke ŝi tute ne konas lin.

La tria estis kriple malbela filino de bienulo, kaj nur tro malrapide laboris. -En ĉio ŝi ne taŭgis kiel edzino de malriĉa salajrulo, sed ĉar ŝi havis varman koron kaj, malsame al la du antaŭaj, naskis infanon, li neniam intencis apartiĝi de ŝi.
...
这个男孩已经安静呼吸地睡着...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-19 20:44:56

...
Malgraŭ tio, en la nokto de la enterigo de lia patro oni decidis eksedzinigon je l' nomo de la parencaro. La infano, ina, post kelke da monatoj "feliĉe" mortis en malmolaj brakoj de sia patrino. Nagai ne volis plu edziĝi, tamen oni tion ne permesis. La kvara estas la nuna, kiu certe estos la lasta.

Ŝi, 20 jarojn pli juna ol li, naskiĝis en familio de tinkturisto kaj iam kunvivis kun legomvendisto. Ties komerco malsukcesis, ĉar oni fondis urban vendejon proksime. Ŝi revenis al la gepatroj postlasante du filinetojn ĉe li, kaj tiam firme decidis, ke ŝi nepre havu salajrulan edzon kun puraj manoj.

Nagai ne amas -neniam amos -tiun ĉi malkleran vantan virinon. Sed kion fari? Li sufiĉe sciis, ke kuraĝis eksigi ŝin, kaj jam eĉ la patrino ne sin trovis sur la tero. Do li sola paciencu! Estos feliĉe al ŝi kaj al la infanoj -eĉ al mem...
...
虽然,在他的父亲下葬的那个夜晚,有人决定以家族的名义离婚...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-21 20:24:40

-Vi ankoraŭ lekas?
Kun dormema voĉo la edzino demandis de sur la lito, kio lin trafis kolerigi. Li ne respondis, nur ekrigardis ŝin per malserenaj okuloj. Estiĝis prema silento, tamen ĝin la unua rompis la virino.

-Ĉu ankoraŭ ĉi-jare viaj farmuloj ne pagos?
-Ne, kredeble ne.
-Kiel en la mondo vi povas diri "ne" tiom senbadŭre?
-Sed sciu: ili ne povas pagi. Vi, denaska tokianino,prave ne konas, kian mizeran vivon ili vivas.

Nur unu fojon observu ĝin; vi ne plu riproĉus ilin.
"Blankan rizaĵon" ili manĝas nur en festa tago; sukero estas tro luksa, laŭ ili. Ne diru, ke ili povas vivi senmone, nesame al ni urbanoj. Por pagi impostojn, lumon, sterkon ka aliajn necesaĵojn ili vendas ĉefe kokonon kaj rizon.
La kokono po unu "kan" kostas nur 1,8 enojn lastatempe, kaj rilate rizon malriĉa rikolto daŭre...

-Jam sufiĉe!
-Ŝi tranĉis lian parolon kaj larĝe oscedis.
-Efektive vi estas eminenta doktoro de agrikulturo, oĥo-oĥo-oĥo! Sed mi nur scias, ke ili devas pagi. Homo devas plenumi sian devon, eĉ se li ne povas manĝi.
...
-你还轻触吗?妻子带着睡意的询问声音从床上传来,这激怒了他...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-22 03:46:34

...
-Neceso staras antaŭ devo.
-Tian imponan logikon ne ŝatas mi. prefere vi iru la vilaĝon utiligante, ĥo-ĥo-ĥo, tiun ĉi longlongan libertempon, ke rekte akcelu ilin per via propra buŝo. Almenaŭ parte ili pagos, ĉar vi jam trifoje malaltigis renton senkondiĉe laŭ ilia peto.

Eĉ tiam ili ruzos, ili estas malhomaj sendankuloj, kiuj devas trafi inferon!
-Sed mia, se tio sukcesus, kiel vi supozas, post ĉio estos plus-minus nulo, ĉar mi elspezos multe por veturi kaj...
-Kaj -lian vorton ŝi rabis, -por aĉeti tro abunde por viaj parencoj.

-Tro abunde?
-Li kolere papagis.
-Jes, tro abunde, superflue tro abunde! -estis ne malvarma tono.
-Sed ja pro kio vi aĉetas tiom ĉe ĉiu vizito, dum ili al ni donas nur malkaran legomaĉon?...
-必须站在责任面前。-我不喜欢那样动人的逻辑学...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-22 21:06:00

...
Li mordetis la malsupran lipon kaj kun pala vizaĝo klarigis:
-Mia familio estas ĉefo de Nagai-anaro, kaj krome ili zorgas nian tombejon, kie dormas la gepatroj, geavoj, frato kaj ĉiuj prapatroj...

-Ĉefo de familianaro? Tombejo? Tio ne ĉarmas malriĉulon, kiel ajn ĝi bonsonus!
-Si-silentu, malpia virinaĉo!
-Belfrazu ĝis via kontentiĝo. Sed pano staras antaŭ sankteco, tion vi devus kompreni. Jam mi devas dormiĝi, ĉar tio estas necesa por mi.

Do, bonan sonĝon!

Post dek minutoj ŝi ekellasis nevirinan ronkon, kiu superis la kvietan spiradon de l' etuloj.
Ankoraŭ pluvetis ekstere, kie de tampo al tempo regis momenta malvivo.
他轻咬着下嘴唇,带着苍白的脸色,解释道...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-23 20:41:09

3

Tagoj, semajnoj, monatoj...
Sole amaso da samoj.
Plendo de l' edzino, ĝemo, malpaco k.s., kaj li jam ne sciis, kie li faru senfruktan klopodon.
Unu tago konsistis el 24 horoj kiel antaŭe, sed kiel longa ĝi estis por li!

Al la domo ne apartenis korto, en kiu li povus sin konsoli. Promenado nur turmentis lin, ĉar ĉirkaŭe kunpremiĝas starantaj et-konstruaĵoj, egoisme rapidantaj homoj, furioze kurantaj trafikiloj, kaj nenio alia. Ordinarajn sinamuzojn li neniam spertis, ĉar, laŭ lia diro, mankis mono kaj tempo.

Eĉ lernado ekestis fremda, tuj post la ekslernantiĝo.
Kiom li enviis virinon, kiu scipovas kudri kaj kuiri!
Tri fojon li altabliĝis ĉiutage, kaj malregule manĝis kukon aŭ ion alian. Vespera sakeo 0,1-litra estis plej bona konsolanto, kiun tamen la edzino malamegis.
...
3
一些天,几星期,几个月...
同类的独立群体...
senkulpa.gif

Reen al la supro