Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-17 02:51:30

...
TAKETORI-MONOGATARI, "Taketori-rakonto", rigardata prapatro de ortodoksa -ama-rakonto, estas fabela romano, kun burleskaj epizokoj, eĉ por infanoj. Tiu ĉi fariĝis nedireble bela junulino. Oni nomis ŝin F-ino Brilanta. Viroj abele kolektiĝis ĉirkaŭ ŝi sed neniu kaptis ŝian koron!

Fine proponis eĉ la mikado. Kaj ŝia respondo? Nea! Estis nokto luma kvazaŭ tago. Ŝi foriris al sia patrujo -Lando de Luno". Sekve trapasu, por atingi GENZI-MONOGATARI'n, la supron de l' rakonta montaro, UTUBO-MONOGATARI,

en kiu duonreale skribitaj bela princino kaj multaj ŝiaj adorantoj kaj OTIKUBO-MONOGATARI, kiu temas preskaŭ reale senkorajn agojn de duonpatrino kaj venĝojn de bofilo kontraŭ ŝi.
GENZI-MONOGATARI, verkita de tiama famega kaj inteligenta korteganino Murasaki-sikibu.
...
TAKETORI-MONOGATARI, “Taketori-故事”, 正统爱情故事里被关注的祖先,是一部传奇童话小说...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-17 23:36:38

...
"Princo Genzi, alnome Lumo, dum knabeco sentis la unuan amon al Huzitubo, kromedzino de lia patroimperiestro, ĉar oni diris, ke ŝi similas al lia mortinta patrino, kiu estis ankaŭ kromedzino de la imperiestro. (Tiam regis poligamio en supera klaso.)

La princo, bela, saĝa, talenta kaj klera, fariĝis intima kun multaj virinoj. Nur du lin malakceptis. Huzitubo'n li unu fojon perfortis; rezulte naskiĝis infano, kiun oni rigadis filo de lia patro. La afero tre turmentis lian konsciencon.

Krome okazis terure malbeninda. -Lia unua edzino estis perfortita de iu nobelo kaj naskis infanon nomata Aromo (Kaoru). Repago al la peko? -Lin mordis ĉagreno. Brila vivo lia mallevis kurtenon. Soleco kaj malespero gracie skuis lian koron. Aŭskultu paŝon de Morto...
“Genzi 皇族, 别名,明亮。在年少时感觉到了第一次的爱情和Huzitubo...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-18 22:41:19

...
Aromo estis malgaja viro. Anstataŭ virino li amis Budaon. Kontrasto estis lia intima amiko, voluptema princo Belo. Aromo, tamen, poste kaptiĝis je amo. Sekve kio? La unua amatino mortis, dua lin malakceptis, tria estis forprenita de Belo. Fine Aromo estis venkito de l' amo -de l' vivo."

Tiu ĉi longa verko havas 300 personojn (ĉefajn 30). En TAKETORI, UTUBO kaj OTIKUBO ni vidas nur pupojn, sed ĉi tie homojn. Kelkaj plene posedis sian karakteron, kvankam princo Genzi mem estis tro idealigita. Profunda psik-priskribo tie -ĉi tie troviĝas. Oni povas nomi ĝin "novelo", kaj ĝi devas esti la unua novelo en la tuta mondo.

(DEKAMERON de Boccaccio rigardata de eŭropanoj kiel la unua novelo aperis nur en la jaro 1353, dum ĉi tiu ĉ.la jaro 1000.) Ĝi estas klara spegulo de la vivo de tiama nobelaro, kiu faris nenion krom sinamuzo -muziko, utao, amo ktp. Virino estis ludilo por viro. Tia vivo povas aspekti plezure, sed en la abismo fluis malgaja duonlumo, kiun la aŭtorino akre sentis sed kiel tiun de ĝenerala "vivo".
...
Aromo 是一个忧伤的男人,他似女人那样喜爱拜佛...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-20 01:40:19

...
Ja la verkon tutan kovras malhela nuanco nomita de postaj kleruloj "mondo de krepusko".
Rektajn posteulojn de Rakonto GENZI (SAGOROMO,HAMAMATUTYUUNAGON k.a.) mi flanklasas kaj menciu alispecajn.

TUTUMITYUUNAGON-MONOGATARI, rubena ekzisto ne la fino de l' epoko, konsistas el 10 karakterizaj rakontetoj skizaj kaj noveletaj. "Bobelo kiu derompis ĉerizfloron". -"Bela antaŭtagiĝo printempa -Luno lumas arĝenta, nebuletas ĉerizfloroj.

Survoje hejmen de la amatino juna nobelo ekvidis belulinon kaj enamiĝis. Ŝi baldaŭ fariĝos kromedzino de l' imperiestro, oni diras. Ha, atendi tute neeble! Iunokte li forprenis ŝin kuŝantan en sia duonluma ĉambro. La vagono rapidas, kuras domen...

确实,灰色的调子笼罩了整个作品,被以后的文人们称为“黄昏的世界”...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-20 23:46:30

...
Sed ho ve, la virino estis ne ŝi celita sed ŝia onklino, gardanta ŝin, raŭka bonzino maljuna, tamen iam tre bela." Legantoj vidas la aŭtoron akra ironia dekadenca.

EIGA-MONOGATARI, "Prospera rakonto", kaj OOKAGAMI, "granda spegulo", apartenas al historiaj rakontoj kaj ili rakontas floran historion de Huziwarano-Mitinaga, la plej potenca kortegano-nobelo en la mezo de l' epoko.

En la unua oni nur admiris lin, dum en la dua kritikis lin.
KONZYAKU-MONOGATARI, ĉine "Nun-malnova rakonto", estas aro da tradicirakontetoj. plimulte budaismaj, en Japanujo, Ĉinujo kaj Hindujo.

En la japana parto la aŭtoro prenis popolan vivon, kiun malatentis aŭ ne konis ĉiuj aliaj verkintoj, kiuj por esprimi ĉion pri popola vivo havis nur unu vorton "ayasi" kiu signifas "malnobla" kaj "stranga".
...
但是,嗨,这女人不是冲她,而是她大婶。保护她...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-21 23:02:48

C. Eseoj
Inter la eseoj oni trovas vicon da taglibroj, multe el kiuj estas esence "rakontoj" subjektivaj kun heroo "mi". Escepte TOSA-NIKKI'n, la unuan, ĉiuj estis verkitaj de virinoj kaj intereaj en diversaj sencoj.

TOSA-NIKKE, "Tosa-taglibro", de Turayuki, fama utaissto, kiun vi jam devas koni. En ĝi li ja eĉ larmojn al la mortinta infano vualis per humoraĵo.
KAGEROO-NIKKI, "kageroo-taglibro", de la patrino de Huziwara-no-mitituna. "malfortulo, via nomo estas virino"

-Ĉi tiun frazon ni donu al la aŭtorino de KAGEROO (Esp. efemero). Ŝi malgaje kaj sincere figuris malĝojon kaj ĉagrenoplenan vivon de virino, nome pri ŝi mem, kiu esstis pli kaj pli malatentita de l' edzo en la poligamia socio.
...
C. 杂文
在小品杂文中,人们看到了日记的系列,从中发现很多精华的故事...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-22 21:57:32

...
MURASAKI-SIKIBU-NIKKI, "Taglibro de Murasaki-sikibu", korteganino jam supre menciita, meze de la flora kortgo kviete rememoris kaj sopiris la mortintan edzon kaj perditan hejmvivon kaj sentis solecon. Sed ne forgesu, ke ŝiaj akraj okuloj de novelisto ĉi tie ankaŭ faris profundan observon.

IZUMI-SIKIBU-NIKKI -La verkintino Izumi-sikibu estis pasia utaistino brilanta en tiama senflua utaista rondo. En la libro reliefas ŝia amvivo senbrida... En la kvara, aŭ kvina tago post morto de la amato ŝi ja faris la unuan rendevuon kun lia frato.

SARASINA-NIKKI, "Sarasina-taglibro", -Ŝi komencis la priskribon je 12-jara aĝo kaj finis je la 60-jara. GENZI eĉ forgesis enlitiĝi, kaj posta stadio al seniluziiĝo kortuŝas legantojn.
...
MURASAKI-SIKIBU-NIKKI, “Murasaki-sikibud 的日记”上面已经提到的宫廷女大臣,在鲜花般宫廷里思念和回忆已去逝的丈夫...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-23 23:10:39

...
Krom la taglibroj ni havas ankoraŭ unu tre faman skizon kiun kaj GENZI'n oni nomas du lumoj en tiuepoka literaturo. Tiu estas MAKURA-NO-SOOSI, verkita de korteganino Seisyoonagon.

Saĝa, sprita, sentema kaj iom aroganta personeco ŝia kaj flora vivo kortega plenigas ĝin, do pere de enhavataj ĉapitroj plejparte mallongegaj oni povas bone vidi diversajn inklinojn, precipe gustajn de l' aŭtorino kaj samtempe de tiamuloj.

Ekzemple:
"En printempo-
Tagiĝo! kiam pli kaj pli blankĝinta montosupro ekestas iom hela, kaj mallonga sin trenas nubo purpureta.
En somero-
Vespero! kiam..."
...
除了日记以外,我们还有一篇很著名的小品文...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-24 22:06:46

...
"Objektoj interesrompaj: Hundo tage bojanta. Naskejo kun mortinta infano. Klerulo faras nur infaninojn unu post alia.
Senfajra fajrujo. Longa pluvado en la lasta tago de l' jaro..."
La observo estas akra, stilo -konciza, priskribo-impresa, kritiko -ironia, tamen bedaŭrinde ŝi ne povis penetri internon de l' vivo.

3. KAMAKURA-EPOKO (1192-1334)

Je la fino de l' antaŭa epoko pacan dormon de la nobelaro skuis nove estiĝanta samurj-klaso armita. Post sangaj familiaro Taira(Heike) fariĝis la unua reprezentanoj de tiu ĉi klaso kaj ekpotencis en la ĉefurbo kaj imitis la bobelan familion kaj iĝis jaron post jaro nobeleca kaj malforta.

Kaj tial fine forta, vera samuraja familiaro Minamoto(Genzi) elradike ekstermis Heike'n.
Heike'a potenco daŭris nelonge. Tiu ĉi fakto donis grandan frapon al tiamuloj. Profunden en ilia koro penetris la ideo, ke la glora vivo estas malĉiama efemera kaj vanta kiel instruas la budaismo. Influo de la budaismo estas rimarkinda karakterizaĵo de ĉiepoka literaturo.
...

“中断的题材:白天狗在叫着。死去孩子的产房...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-28 00:07:29

....
A. Rakontoj
La tempo prave naskis novan literaturon de militaj rakontoj. Oni havas HOOGEN-MONOGATARI, "Hoogen-rakonto", HEKZI-MONOGATARI, "Heizi-rakonto", HEIKE-MONOGATARI, "Heike-rakonto", kaj GENPEISEISUIKI, "Prospero kaj pereo de Genzi kaj Heike".

Komunaj interespunkotoj de ĉi tiuj:1) agrabla subpremado sur nobelaron fare de samurajoj antaŭe malestimataj. 2)konflikto inter nobelismo kaj samurajismo. 3)preciza priskribo pri milito, beligita milito.
La plej fama estas HEIKE-MONOGATARI, kiu estas tro poezia por nomiĝi milita literaturo.

En ĝi oni pentris 20-jaran aferabundan historion de familiaro Heike. Tiu ĉi per armilo forprenis la sidejon de la nobelaro, sed sin mizera venkito pro la fera mano de Genzi kiu poste fondis sian samurajisman registaron en Kamakura.
...

A.故事
这个准确的时期,产生了战争故事的新文学...
senkulpa.gif

Reen al la supro