Al la enhavo

ĉina esperanta grupo diskutis pri la Projekto pri Esperanta Insulo

de qwertz, 2010-marto-12

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

qwertz (Montri la profilon) 2010-marto-12 14:56:40

Saluton,

Huang Yinbaos ipernity blogo

Hajno

Ili uzas BEK lernkurso

"...

Esperanta Insulo kaj Internacia Turisma Insulo

La 15an de februaro, antaŭ foriro de mia familio, mi invitis s-ron Dennis, s-ron Hosemo kaj aliajn ĉeestantojn por tagmanĝo. Post tagmanĝo, mi kaj s-ro Dennis, s-ro Hosemo, s-ro Wu Chengzheng, respondeculo de loka esperanta grupo diskutis pri la Projekto pri Esperanta Insulo, iniciatita de s-ro Dennis, en kafejo, trinkante kafon, gustumante bongustan frukton al kiu s-ro Dennis donis belan nomon “Esperanta Frukto”, ĉar ĝi vere similas al Verda Stelo post tranĉado, kursanino Huang Xiaojuan gaje tranĉis kaj servis nin per la Esperanta Frukto.

S-ro Dennis antaŭ ĉio jam preparis surpaperan desegnitan projekton pri Esperanta Insulo. Li faris klarigon pri la projekto. La projekto konsistas el Ĉina Instituto por Trejnado kaj Instruado de Esperanto, Esperanta Hotelo, Esperanta Kafejo, Kurso ĉe Turisma Lernejo ĉe Universitato de Hainan, Internacia Flughaveno, Esperanta Manĝejo, Lernejo kun Esperanta Kurso, Esperanta Kuracejo, Internacia Lingvolernejo, Esperanta internacia vilaĝo ktp.

La diskutintoj samopinias ke la projekto estos esperoplena, kvankam ĝiaj iuj eroj estas malfacilaj por realigi. Ĉar, antaŭ nelonge, januare de 2010, la Ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis la dokumenton konstrui la insulon Hainan kiel internacian turisman lokon. La dokumento elmetis, ke Ĉinio konstruos Hainan, la duan grandan insulon de Ĉinio, kiel pintklasan turisman kaj feriadan lokon de la mondo. Pro tio, multaj en- kaj ekster-landaj entreprenistoj jam venas ĉi tien por investi. La prezo de domo en la insulo duoble leviĝis dum nur 1-2 monatoj. Ankaŭ ni esperantistoj devas kapti la bonan ŝancon. Laŭ la projekto, ni invitos eŭropanojn, usonanojn, azianojn, kompreneble ankaŭ ĉinajn esperantistojn veni al la Esperanta Insulo por lerni Esperanton, vojaĝi, ferii, instrui naciajn lingvojn aŭ iujn ajn fakojn per esperanto, aŭ paroligi esperantajn komencantojn.

Jam estas preta, ke s-ro Dennis gvidos Paroligan Kurson (BEK-Kurso) en venonta vintro en la Esperanta Insulo. Ankaŭ ni fondos Esperantajn kursojn en aliaj urboj en ĉinio, ekzemple en la urbo Xi’an aŭ aliaj. Li flugos al la urbo Xi’an por detale diskuti kun lokaj esperantistoj dum feria tempo en majo, 2010.

..."

Reen al la supro