Al la enhavo

malfermita fonto por lernu!

de Marcu, 2010-marto-24

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Marcu (Montri la profilon) 2010-marto-24 09:45:46

sal' karaj,

mi estas ret-programisto

mi kelkfoje uzas lernu, precipe por la vortaro kaj la babilejo; ĝi bonegas!

nu, lastatempe, mi komencis vidi certajn aferojn por ŝanĝi en la retpaĝo; simplaj aferoj, al mi (aŭ aliaj) ne kostos multege fari tiujn etajn aferojn:

ekz.:

1) ĉe forumo: estus bone ke la titolo de la paĝo havu la nomo de la fadeno (la 'temo'); ĝi helpus al Google kaj al la uzantoj, trovi informo ĉe ĉi;

2) ĉe vortaro, enmeti la eblo de ŝangi lingvon kiel Google Tradukoj ( http://translate.google.com/ ); uzi du input, kaj la eblo de ŝanĝi inter si (dum mia uzado, estas neagrablege ŝanĝi lingvoj (ekz: EN-EO al EO-EN, kaj ktp...)

Tiuj kaj pli da simplaj aferoj, kiuj oni povas ŝanĝi, sen multe da laboro;

nu, mi komencis serĉi la kodo de la retpaĝo, kaj mi ne vidas ke ĝi estu malfermita : (
do por fari ŝanĝojn mi devus kontakti kun lernu!, peti dosieron, ktp...

mi proponas tion, ke ĝi malfermiĝu por ke iu ajn kiuj volas, tiuj povu legi la dosierojn, fari ŝanĝojn kaj proponu ĝin al lernu! (do, se la lernu programistoj plaĉas la ŝanĝojn, nur ili devas fari copy&paste)

kion vi, kaj kion lernu! opinias pri tio ĉi?

danke,

Marko

Jev (Montri la profilon) 2010-marto-25 16:43:48

Tio estus bonega afero kaj eble ni iam eĉ sukcesos realigi tion. Bedaŭrinde en tiu ĉi momento lernu! ne povas "malfermiĝi" pro multaj diversaj kialoj, interalie ankaŭ pro sekureco. Sed se vi ŝatus kontribui al lernu! per programado, volonte kontaktu min ekz. per la mesaĝsistemo de lernu!.

Reen al la supro