Al la enhavo

Mi estas komencanto de Esperanto

de Pk_JoA, 2010-marto-28

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Pk_JoA (Montri la profilon) 2010-marto-28 19:45:10

Saluton! Mi estas Joaquin, de la lando de Argentina. Mi estas dek ses jarojn. Mi ne povas paroli Esperanto bone ankoraŭ, sed mi pensas que estas bona practiki.

Mi povas paroli hispano, anglino kaj iom franco (kaj tre iom Esperanto, nun)

Pardoni min per ajn eraro la telsto. Mi repetas, mi estas komencanto de Esperanto.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-marto-28 23:50:31

Saluton!

Pk_JoA:Mi estas Joaquin, de la lando de Argentina.
... de (la lando) Argentino.

Mi vivas en Germanujo.

Pk_JoA:Mi estas dek ses jarojn.
... havas ...

Mi havis dek kvar jarojn, kiam mi eksciis pri Esperanto.

Nun mi havas kvardek kvin jarojn.

Pk_JoA:Mi ne povas paroli Esperanto bone ankoraŭ, sed mi pensas que estas bona practiki.
Mi ankorau ne povas paroli Esperanton bone, sed mi pensas ke estas bone ekzercighi.

Vi pravas.

Mi konsentas: Por lerni lingvon oni devas uzi ghin.

Pk_JoA:Mi povas paroli hispano, anglino kaj iom franco (kaj tre iom Esperanto, nun)
Mi povas paroli hispane | la hispanan [lingvon], angle | la anglan kaj iom france | la francan (kaj iomete Esperanton nun).

La germana estas mia unua lingvo.

En la gimnazio mi lernis la anglan, latinan kaj francan lingvojn.

Sed nun Esperanto estas mia dua lingvo.

Pk_JoA:Pardoni min per ajn eraro la telsto.
Pardonu min pro eventualaj eraroj en la teksto.

Erari estas home.

Pk_JoA:Mi repetas, mi estas komencanto de Esperanto.
... ripetas ...

Vi estas bona komencanto. rideto.gif

Kolonjano

remy_boligee (Montri la profilon) 2010-marto-29 02:34:03

Saluton, najbaro! sal.gif

KoLonJaNo:

... de (la lando) Argentino.

Mi vivas en Germanujo.

Kolonjano
Mi kredas ke Argentino estas la gento. La lando nomiĝas Argentinio.

skryptor (Montri la profilon) 2010-marto-29 03:09:42

La lando nomiĝas Argentino, la gento estas argentinanoj.
Neniu lando el Ameriko finiĝas per io/ujo.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-marto-29 03:10:54

Saluton!

remy_boligee:Saluton, najbaro! sal.gif
Chu vi loghas proksime al mi?!

remy_boligee:
KoLonJaNo:

... de (la lando) Argentino.

Mi vivas en Germanujo.

Kolonjano
Mi kredas ke Argentino estas la gento. La lando nomiĝas Argentinio.
Ne lau tiu chi fonto.

Se oni povas fidi vikipediajn informojn, la nomo de tiu lando devenas de la latina vorto argentum (= arghento).

Oni ja povus analizi ar-gent-in, sed nur sherce. okulumo.gif

Kolonjano

dobri (Montri la profilon) 2010-marto-29 16:18:13

skryptor:La lando nomiĝas Argentino, la gento estas argentinanoj.
Neniu lando el Ameriko finiĝas per io/ujo.
Pri Argentino vi pravas, tamen kelkaj amerikaj landoj finiĝas per -io: Bolivio, Ĉilio, Kolombio, Haitio kaj Sankta Lucio.

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-29 18:29:21

dobri:
skryptor:La lando nomiĝas Argentino, la gento estas argentinanoj.
Neniu lando el Ameriko finiĝas per io/ujo.
Pri Argentino vi pravas, tamen kelkaj amerikaj landoj finiĝas per -io: Bolivio, Ĉilio, Kolombio, Haitio kaj Sankta Lucio.
Sed tie -i- apartenas al la vortradiko kaj ne estas finaĵo!
Do: Bolivi/o > bolivi/a > bolivi/an/o
Ĉili/o > ĉili/a > ĉili/an/o k.t.p.

Alklaku la vorton per musklako kaj vi vidas enkrampate la strukturon de la vorto!

Amike

remy_boligee (Montri la profilon) 2010-marto-30 01:25:38

KoLonJaNo:Saluton!

remy_boligee:Saluton, najbaro! sal.gif
Chu vi loghas proksime al mi?!

Kolonjano
Tute ne, mi parolis al la aŭtoro de la fadeno.

KoLonJaNo:

Ne lau tiu chi fonto.

Se oni povas fidi vikipediajn informojn, la nomo de tiu lando devenas de la latina vorto argentum (= arghento).
Jes, vi pravas. Mia kredo pruviĝis malvera rideto.gif

Reen al la supro