Al la enhavo

Kiam uzi "je"?

de walfino, 2010-aprilo-08

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

walfino (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 15:12:48

Saluton! Mi estas unu pli komencanto de Singapuro. Mian gramatikon ne estas tre bona (haha, multajn lernantojn en tie ĉi ofte diras tio). Bonvolu korekti min do mi povas lerni.

La plej konfuzaĵon ke mi havas en Esperanto nune estas la uzon de "je" (ankaŭ post-vorto "n", sed mi ne volas demandi pri tion en tie ĉi). Mi tute ne komprenas kiel uzi ĝin.

Ĉu tio ĉi tre ofte demandis? Se do, bonvolu kombini tion ĉi kun alian tredon. Dankon.

horsto (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 16:15:58

Satuton!
je estas prepozicio sen propra signifo. Vi povas uzin ĝin ĉiam, kiam vi ne trovas alian taŭgan prepozicion.
walfino: Bonvolu korekti min do mi povas lerni.
Mi provos fari tion:
walfino:Saluton! Mi estas unu plia komencanto de (el) Singapuro. Mian gramatikon ne estas tre bona (haha, multajn lernantojn en tie ĉi ofte diras tion). Bonvolu korekti min dotiam mi povas lerni.
La plej granda konfuzaĵon kekiun mi havas en Esperanto nune estas la uzon de "je" (ankaŭ post-vorto "n", sed mi ne volas demandi pri tion en tie ĉi). Mi tute ne komprenas kiel uzi ĝin.
Ĉu oni tion ĉi tre ofte demandis? Se jes, bonvolu kombini tion ĉi kun alian tredon fadeno. Dankon.

walfino (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 17:53:33

Ĉu vi havas ekzemplon de bona uzo (ĉar mi pensas, uzo de "je" iam sensencas)? Kial certe kompreni la signifo de je en frazo?

Danko por via ĝustado.

horsto (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 12:08:08

walfino:Ĉu vi havas ekzemplon de bona uzo (ĉar mi pensas, uzo de "je" iam sensencas)? Kial certe kompreni la signifo de je en frazo?
La plej fama ekzemplo estas:
Mi kredas je dio?
La signifo estas, ke vi kredas ke dio ekzistas. Neniu alia prepozicio esprimas tion. Se vi diras:
Mi kredas dion.
tiam la signifo estas, ke vi kredas tion kion dio ekzemple diras.
Alia ofta uzado de je estas en tempo:
Je la tria horo mi venos.
Do ekzemple ne en la tria horo, sed ekzakte je tiu tempo.

Ĉu vi jam konas PMEG? Vidu la klarigojn pri je.

walfino (Montri la profilon) 2010-aprilo-14 07:08:22

Dankon!

PMEG aperas tre utila.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-14 18:18:26

bv forigi - ŝajnas laŭ ReVo ke aperi vere povas esti uzata tiel!

walfino (Montri la profilon) 2010-aprilo-15 13:09:57

Pardonu min. Tial la ĝusta vorto estas "ŝajni"?

Ĉu vi signifas:

2.
Sin montri ia aŭ tia, ŝajni: aperi senkulpaZ; aperi pli grandaZ; aperi mensogantoZ; miaj rimedoj de solvo aperos eble kiel tro simplaj al la legantoZ; Esperanto vere aperas kiel sola kandidato por lingvo internaciaZ; kiel grandega malhelpo aperos la reciproka envio de la popolojZ; tia ŝanĝo aperas kiel tute neakceptebla Z.

de ReVo?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-15 15:16:20

walfino:Pardonu min. Tial la ĝusta vorto estas "ŝajni"?

Ĉu vi signifas:

2.
Sin montri ia aŭ tia, ŝajni: aperi senkulpaZ; aperi pli grandaZ; aperi mensogantoZ; miaj rimedoj de solvo aperos eble kiel tro simplaj al la legantoZ; Esperanto vere aperas kiel sola kandidato por lingvo internaciaZ; kiel grandega malhelpo aperos la reciproka envio de la popolojZ; tia ŝanĝo aperas kiel tute neakceptebla Z.

de ReVo?
Ĝuste tiun difinon mi celas. Mi ĝis nun ne sciis, ke oni povas uzi aperi (plej ofta signifo: "ekesti videbla", "ekĉeesti") en la signifo de ŝajni, kaj tial mi unue volis korekti vian mesaĝon. Sed vi laŭŝajne pravas pri via uzado de aperi!

Jen: ni ĉiuj povas lerni ion novan. okulumo.gif

Reen al la supro