Al la enhavo

Poŝta korespondado?

de s96347, 2010-aprilo-11

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

s96347 (Montri la profilon) 2010-aprilo-11 18:13:41

Saluton,

Dum la kelkaj pastintaj semajnoj mi interesiĝis pri eble komenci korespondi por plibonigi mian ne tiel bona kiel mi volus E-an potencon kaj ankaŭ eble amikiĝi kun diversaj uloj trans la mondo. Mi preferus fari tion poŝte, ĉar plaĉas al mi skribi leterojn kaj plaĉegas al mi recevi leterojn. Do, mi scivolas, ĉu ekzistas bonaj kaj multe uzataj korespondaj servoj? Servoj en kiu mi havus bonŝancon trovi iun kun kiu mi havus komunaj interesoj kaj vidpunktoj? Ankaŭ eble iu proksima al mia propra aĝo--mi estas relative juna je 23-jara.

Mi jam legis iomete pri la pluraj tiaj servoj en la E-a mondo je Vikipedia, sed mi ŝatus se iu rekomendus kiel oni komencu pri korespondado. Ajnaj pensoj?

Dankojn.

Gradski (Montri la profilon) 2010-aprilo-12 23:26:37

Saluton, jes, kiel vi diris en la EO movado estas kelkajn servojn por tio, la plej fama estas Koresponda Servo Mondskala KSM, b.v. serĉu ĝiaj detaloj en la Jarlibro, ĝi bone funkcias jam mi uzis ĝin.

Sal

R. sal.gif

Reen al la supro