Al la enhavo

Ĉu via lando provizas esperanton en publika lernejoj?

de joho, 2010-aprilo-11

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

joho (Montri la profilon) 2010-aprilo-11 18:44:42

La estonta mondo apartenos la junuloj kaj infanoj. Mi ĝojas trovi multe talenta junuloj en la reto uzas Esperanton. Nia peno per "change.org" pri tio, ke provizos Esperanton en publica lernejoj de Usono, ne ŝajnas sukcese. Mi tre scivolas kiuj kaj kiom publica lernejoj provizos Esperanton per siaj lernantoj en aliaj landoj.

Hispanio (Montri la profilon) 2010-aprilo-11 19:15:05

Nek la estro de mia lando nek la estroj de la regionoj de mia lando provizigos Esperanton al la lernejoj malgajo.gif.

Neniu ofendiĝu, sed la politikistoj estas stultegaj (ne ĉiuj, sed la granda plimulto el ili).

Junpe (Montri la profilon) 2010-aprilo-12 02:40:46

En publika gimnazio en Osaka "Ikeda Kita Koko" oni povas elekti studobjekton Esperanton.

Ankaŭ en publika universitato en Osaka "Osaka Daigaku" oni povas elekti studobjekton Esperanton .

Sed mi kredas ke estas malmultaj junuloj kiuj lernas Esperanton en Japanio.

Miland (Montri la profilon) 2010-aprilo-15 22:01:37

En Britio, estas programo Springboard (salto-tabulo) por enkonduki bazlernejanojn al Esperanto kiel preparilo por aliaj lingvoj. Bedaŭrinde, antaŭ multaj jaroj la registaro ĉesigis la 16-jaraĝan ekzamenon pri la lingvo.

Reen al la supro