Al la enhavo

SIA

de galvis, 2010-aprilo-15

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

galvis (Montri la profilon) 2010-aprilo-15 19:11:26

Saluton :

Ĉu via lingvo havas vorton samvaloran al adjektivo SIA ?

En la frazoj :

La kolonelo ordonis al sia helpanto alporti LIAN ĉevalon.
LIAN rilatas al la ĉevalo de la kolonelo.

La kolonelo ordonis al sia helpanto alporti SIAN ĉevalon.
SIAN rilatas al la ĉevalo de la helpanto.

Tiaj ĉi frazoj produktas malfacilaĵon al
personoj kiuj parolas hispane, ĉar ambaŭ esprimoj skribiĝas same.

"El coronel ordenó a SU ayudante traerle SU caballo "

Mi volus scii la nomojn de iuj lingvoj kiuj havas vorton egalvaloran al SIA ; ne nur pro kuriozaĵo sed pro ebla lernado de iu lingvo kiu posedas tian vorton.

--ĝis--

Hispanio (Montri la profilon) 2010-aprilo-15 19:24:22

Vi pravas, mia lingvo (la hispana) estas tia. Sed ni kutimiĝis kaj kreis aliajn manierojn diri ion por ne havi ambiguecojn.

Unu el la lingvoj kiujn vi serĉas estas la sveda. Mi ja lernas ĝin:

hans (lia/j), hennes (ŝia/j), sin, sitt (sia), sina (siaj).

sergejm (Montri la profilon) 2010-aprilo-16 05:31:21

Ankaŭ rusa lingvo havas vorton "sia" = "свой".
En Esperanto "sia" rilatas al subjekto de la ago, kaj do ĝi ne povas esti subjekto. Sed en la rusa ĝi povas esti subjekto, ekz. "свой человек", laŭvorte "sia homo"; en Esperanto oni ne povas diri tiel, ordinara traduko estas "malfremdulo" aŭ "amiko", sed tio ne estas preciza traduko.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-aprilo-18 17:51:42

La itala ne havas la vorton "sia".
La frazo:
1)
La kolonelo ordonis al sia helpanto alporti LIAN ĉevalon.
=
Il colonnello ordinò al suo aiutante di portagli il cavallo. (la ĉevalo de la kolonelo)

2)
La kolonelo ordonis al sia helpanto alporti SIAN ĉevalon.
=
Il colonnello ordinò al suo aiutante di portagli il SUO cavallo. (la ĉevalo de la helpanto aŭ de la alia, laŭ la kunteksto).

Mi ne scias kiel esperanto diferencigas inter "ĉevalo de la helpanto aŭ de alia persono".

Ĝis

galvis (Montri la profilon) 2010-aprilo-20 01:50:19

Eddycgn skribis :
Mi ne scias kiel esperanto diferencigas inter "ĉevalo de la helpanto aŭ de alia persono".
En frazoj kiel :
Ŝi vidas ŝian patrinon--(unu virino vidas la patrinon de alia virino).
Ŝi vidas sian patrinon--(unu virino vidas la propran patrinon).
Estas facile kompreni la uzon de SIA.

Sed en : La kolonelo ordonis al sia helpanto alporti LIAN ĉevalon.
Ne estas tiom facile kompreni ĉu la ĉevalo apartenas al la kolonelo aŭ al la helpanto.

Sed oni povas rezonadi ĉi-maniere :

Kion vere la kolonelo diris ?
La kolonelo diris : alportu MIAN ĉevalon.

Kaj kion la helpanto komprenis ?
Ke mi devas alporti LIAN ĉevalon.

Pro tio la verkinto de la frazo skribis :

La kolonelo ordonis al sia helpanto alporti LIAN ĉevalon.

--ĝis--

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-20 05:22:03

galvis:
Sed en : La kolonelo ordonis al sia helpanto alporti LIAN ĉevalon.
Ne estas tiom facile kompreni ĉu la ĉevalo apartenas al la kolonelo aŭ al la helpanto.
La frazo
La kolonelo ordonis al sia helpanto alporti sian ĉevalon
estas mallongigo de
La kolonelo ordonis al sia helpanto, ke li (la helpanto) alportu sian ĉevalon (sia rilatas al la subjekto de la ke-frazo, do al la helpanto)
Sendube la frazo laŭsence ne signifas, ke la kolonelo ordonis, ke la kolonelo mem alportu ĉevalon.

Efektive la vortoj li(a), ŝi(a) kaj ĝi(a) (kaj ankaŭ ĉiuj tabelvortoj kun TI-) estas malprecizaj (same kiel la respondaj nacilingvaj pronomoj). Kiun aŭ kion oni efektive celas, estas kompreneble nur el la kunteksto. Se povas ekesti ia miskompreno, oni esprimu sin per pluraj vortoj, ekzemple lia ĉevalo -> la ĉevalo de la kolonelo

galvis (Montri la profilon) 2010-aprilo-24 22:30:15

darkweasel skribis :
La frazo La kolonelo ordonis al sia helpanto alporti sian ĉevalon estas mallongigo de La kolonelo ordonis al sia helpanto, ke li (la helpanto) alportu sian ĉevalon (sia rilatas al la subjekto de la ke-frazo, do al la helpanto)
Mi pensas ke por eviti miskomprenon kaj kapdoloron, estas pli bone skribi :

1) la kolonelo ordonis : helpanto, alportu MIAN ĉevalon.

2) La kolonelo ordonis : helpanto, alportu VIAN ĉevalon.

--ĝis--

Reen al la supro