Al la enhavo

Kie estas la esperantistaro?

de Belmiro, 2010-aprilo-16

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Belmiro (Montri la profilon) 2010-aprilo-16 11:43:45

Kie estas la esperantistaro?

“Lernu!” tre plaĉas al mi kaj mi tre ŝatas viziti la forumon.
Mi profitas el la klereco kiun kelkaj montras ĉu pri esperanto ĉu pri aliaj aferoj.
Mi ĉiam serĉas en “ Laste en la forumo” sed plurfoje oni tie trovas demandojn, opiniojn, ktp, nur en ne esperanta lingvo. Miras min ke foje temas pri homoj kiuj bone konas la esperantan lingvon. Bedaŭrinde, kvankam mi parolas la francan kaj la anglan mi ne sentas plezuron en la diskutado pere de tiuj lingvoj. Mi tre pli bone preferas Esperanton!
Ni uzu Esperanton ĉiam kiam ni povas. Mi bezonas perfektiĝi!

Amike
Belmiro

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-16 13:01:06

Nu, komencantoj kutime demandas nur en nacilingvaj forumoj, ĉar ili ne jam regas Esperanton sufiĉe bone. Kaj pli spertaj esperantistoj respondas ilian demandon, ankaŭ nacilingve.

Mi vizitas kaj la esperantajn kaj iujn nacilingvajn forumojn, kaj diskutas kun la tieuloj. Mi ne vidas problemon pri tio.

Krome, lernu! taŭgas ne nur por lerni Esperanton, sed mi ankaŭ tre plibonigis mian scion de la angla kaj la franca per mia uzado de tiuj lingvoj en la nacilingvaj forumoj.

andogigi (Montri la profilon) 2010-aprilo-16 13:37:28

Mi konsentas, Darkweasel. Mi preferas nur legi la esperantajn fadenojn kiuj helpas min lerni novajn vortojn. Kutime, mi nur skribas en la angla forumo. Sed, ĉiuj kiuj konas min pensas ke mi estas tro timidega. lango.gif

Reen al la supro