Al la enhavo

Pri enmigrado.

de Wintel, 2010-aprilo-27

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Wintel (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 14:20:31

Bonan tagon al ĉiu!
Vi devas pardoni min se mi ne sukcesas skribi Esperanton multe bone... ploro.gif

Ĉiukaze, hodiaŭ ni spektas multoblajn protestojn kontraŭ enmigrintoj. Nun mi volas peti al vi: kion vi pensas pri enmigrado?

mathieubriere (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 16:51:45

Enmigrado estas ĉefe konsekvenco de grandega economica kaj sociala malsameco inter la popoloj.
hodiaŭ, la homoj ĉefe elmigras por forlasi malbonan situacion, ne pro plena plezuro.

dobri (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 16:52:08

Ĉar ni esperantistoj aprezas ĉiujn homojn samvaloraj, tial mia opinio estas facilanima: ĉiu homo loĝu en la loko, kiu plej multe plaĉas al li. Kompreneble li ne ĝenu la ĉirkaŭajn loĝantojn. Do ĉiu enmigrulo ricevu ian ŝtatan subtenon, por ke li kiel eble plej rapide eklernu la lokan lingvon. Poste li povos labori kaj vivteni sin mem. Daŭra disdonado de ŝtata subteno al homoj, kiuj tute ne emas labori, estas superflua. Tiajn homojn mi rapide forpelus al ilia lando.
Memoru: ni eŭropanoj prefere akceptu kelkajn eksterlandanojn, kiuj venas labori anstataŭ multajn homojn, kiuj eble venus kun armiloj por preni ĉion por si.

Ironchef (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 17:05:02

La problemo de enmigrado komencas kiam la enmigranto ne volas partopreni en aferoj lokaloj kaj li volas simple kunporti en la nova lando sian hejmlandon, kulturon, lingvon ktp. Mi estas enmigrado el Anglujo al Usono. Mi translokiĝis por ne-ekonomaj kialoj, sed mi ja provis (kaj daŭre provas) kunvivi la lokalantojn kaj ŝati la kutimojn, manĝaĵojn, lingv-manieron (de la sama lingvo). Ĝenerale, estas malfacila fariĝi "enmigranto". Mi volus ke estu pli facila afero por ĉiuj. La mondo estas bela loko kaj ofte la gazono estu ja pli verda je la alia flanko ridulo.gif

Wintel (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 17:50:45

Mi kunpartigas ĉiu tiu ke vi diris; sed en mia ŝtato ne estas helpoj por enmigrintoj, eĉ...
Mi estas Itala kaj ĉi tie estas iuj partioj politikaj kiuj konsideras enmigrintoj kiel hundoj...

cellus (Montri la profilon) 2010-aprilo-30 08:10:03

La personoj, kiujn mi konas persone, venintaj al Svedio de aliaj landoj, provis tre energie "svediĝi" kaj trovi laboron tie ĉi, sed klare ke multaj konservas siajn morojn same kiel la svedaj elmigrintoj retenis siajn tradiciojn en Usono.

Sed laŭ la amasmedioj multaj ne lernas la lingvon, ne trovas laboron kaj faras multajn stultaĵojn.

La eŭropaj landoj ŝajne ne povas absorbi la enmigrintojn. Tio estas iom stranga, ĉar la tuta Eŭropa Unio bezonas junajn homojn, ĉar la enloĝantaro en la landoj maljuniĝas, kaj naskas tro malmultajn infanojn.

Ordinara vojo al la Eŭropa Unio estas ke vi lasas vian hejmlandon kaj helpe de hom-kontrabandistoj vi atingas la promesitan landon. Tie vi devas doni kaŭzojn ke oni persekutis vin, ĉar se vi dirus ke vi nur serĉas laboron, tiam vi havas malfacilan situacion. Nur se vi estas Bharatia programisto vi havas honestan ŝancon enmigri en la Eŭropan Union.

Mi povas ankaŭ imagi ke homoj vidas en siaj televidiloj pri la fantazia vivo en Eŭropo kaj volas iri tien ĉi. Vidu la homoj kiuj per teruraj riskoj transnavigas la Mediteraneon por veni al Italio aŭ Grekio, kie la aŭtoritatoj ne povas helpi ĉiujn kiuj venas.

Laŭ la Dublina konvencio iu kiu sukcesis preterpasi la obstaklojn en Grekio kaj Italio por veni al Svedio aŭ alia nordeŭropa lando, kaj tie sukcesis establiĝi bone, tiu homo estos, kiam malkovrita, resendata al Italio aŭ Grekio!

Aliflanke, estas kompreneble limo trans kiu la civitanoj de lando ne povas aŭ volas pagi, per siaj impostoj, subtenon al homoj kiuj ne laboras.

Aliflanke, en la landoj de la Tria mondo la Europa Unio vendas malmultekoste aŭ fordonas siajn abundajn vivnutraĵojn kaj frakasas la internan merkadon, tiel ke la hejmlanda agrikulturo plu ne funkcias.

Flotoj de la Europa Unio kaptas la fiŝaron tiel ke la hejmlandaj fiŝkaptistoj ne povas trovi iajn fiŝojn. Kion tiu homo faru?

Krom tio, se vi volas esti vendisto sur la strato en multaj landoj de la Tria mondo, vi devas havi licencon, kiu kostas amason da mono, pli ol vi enspezas dum pluraj monatoj. Do vi ne pagas tion, kaj la polico ĉasos vin, kaj vi devos pagi monon por ne esti arestita! Kion fari?

Jen la tuta problemaro.

Kiel oni vidas, la problemo ne estas simpla.

Koracio (Montri la profilon) 2010-majo-01 15:15:28

La enmigrantoj ofte ne akceptas la kulturon de la lando, kie ili vivi volas, ĉar ili havas alian. En Europo la enmigrantoj ofte estas islamanoj. Ni ne komprenas ilin, kaj ili ne komprenas nin.

La islamana virinoj portas vestojn, per kiuj ili montris, ke ili estas islamanojn. Sed en Europo multaj ne komprenas tian signon, kaj nikabo kaj burkao estos malpermesita en Nederlando kiel malhonoranta vestoj, ĉar tie kovri la vizaĝo estas malhonoranta. Sed la islamanoj ne komprenas tiun, kaj ili pensas, ke ili estas persekutaj.

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-majo-02 06:19:55

Vi certe konas tiun diraĵon: En Romo faru kiel la romianoj. Sed kutime la enmigrantoj agas alimaniere.

Mi kredas ke la Ŝtatoj havas la rajton malpermesi kutimojn kaj aferojn kiujn jam apartenas al la estinteco de tiu Ŝtato, kiujn jam estis superitaj dank'al la dumjarcenta evoluado de tiu nacio. La problemo estas la mensa diferenco inter la alvenantoj kaj la lokanoj: Unuj vivas en la dudek-unua jarcento, kaj aliaj en la dek-kvina.

Cetere, ĉiu homo havas la rajton serĉi pli bonan vivon por si mem kaj sia familio. La Tero estas nia domo kaj apartenas al ĉiuj, kaj la landlimoj nur estas homaj elpensoj.

Amike.

Alesper (Montri la profilon) 2010-majo-02 17:24:14

Wintel:Bonan tagon al ĉiu!
Vi devas pardoni min se mi ne sukcesas skribi Esperanton multe bone... ploro.gif

Ĉiukaze, hodiaŭ ni spektas multoblajn protestojn kontraŭ enmigrintoj. Nun mi volas peti al vi: kion vi pensas pri enmigrado?
Mi pensas ke la enmigrado, se alprenas dimensioj grandaj, estas fenomeno parte negativa por la nacioj, ĉar pliigas la populacion kaj do, la rimedoj fariĝas nesufiĉaj kaŭzante malpliigo de la prospero.

Wintel (Montri la profilon) 2010-majo-02 17:48:14

La antaŭa semajno mi ekskursis kun mia klaso kaj estis enmigrintoj ĉie kiuj vendis ilia aĵoj. Estis ankaŭ multaj personoj kiuj priridis peze ilin...
Ankaŭ se ili estas enmigrintoj, kun haŭto nigra, ili estas ĉiam homaj estaĵoj...

Reen al la supro