Al la enhavo

Amiko bezonas helpon pri teatraĵo.

de Desideratist, 2010-aprilo-27

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Desideratist (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 23:00:18

Mi havas amikon kiu estas angla komediisto, kiu faras teatraĵon por la "Edinburgh Fringe" festo aŭguste. La teatraĵon temas ege internacia; serĉado por kiaj folaj antaŭjuĝoj rasoj havas pri aliaj rasoj - ekzemple, angloj kredas ke la kimroj seksumas ŝafojn, usonanoj kredas ke angloj havas dentaĉojn ktp.

Do, li diris al mi:

"Mi bezonas ekscii kio Afrikaj, Sudamerikaj kaj Aziaj landoj opiniias pri tiuj najbaroj. Mi faris Eŭropon, Nordamerikon kaj Aŭstralion (sed opinioj pri tiuj ankaŭ estas bonvena). Sed iu kun familiara scio pri kio Sudananoj opinias pri Egiptoj, aŭ Peruanoj opinias pri Bolivianoj, aŭ ie ajn plu, bonvolu diri al mi. Dankon."

Do, mi diris al li ke Esperantistoj estas de multaj landoj, kaj espereble havas bonan informon por li. Mi diris ke mi tradukos lian peton en Esperanton, kaj petas en Esperantujo por respondoj.

Se ve dezirus kontakti lin epoŝte, kontaktu paul @ paulkerensa.com (anglalingve). Se vi dezirus respondi Esperante, kontaktu min ĉi tie per privatmesaĝo.

Mil dankojn!

Reen al la supro