Al la enhavo

Ĉu vi povas konsili min pri traduko?

de Jorn644, 2010-aprilo-28

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Jorn644 (Montri la profilon) 2010-aprilo-28 18:58:55

Saluton, mi estas tradukanta rakonteton de Ba Jin, ĉina esperantisto kies ĉinaj verkoj estis tradukitaj al la angla.

Nun, ĉar mi ŝategas sian rakontojn, mi estas tradukanta sian verkon "Kiam la neĝon fandis".

Mi jam tradukis preskaŭ unu paĝo de la rakonto, kaj volas montri al vi mian tradukaĵon, tiel ke vi povas konsili min ĉu ĝi estas bona aŭ ĉu ĝi ankoraŭ bezonas pliboniĝojn.

La tutan anglan version troviĝas ĉe:

http://wordswithoutborders.org/article/when-the-sn...


Se vi povas konsili min, mi ege dankus vin. Bonvole estu tre strikte kiam vi korektas frazojn en la tradukaĵo. Mi volas perfektigi mian esperantan scipovon. Multon dankon por via klopodo!

Esperanta versio

--- Kiam la neĝon fandis ---

Printempa venteto blovis tra mia hararo; ĉe la piedo de la montetaro pli varman veteron komenciĝis.

Kutime estas malvarme kiam la neĝo fandas, sed hodiaŭ la longatempe-malkovrita suno finfine aperis. Mi surmetis palton kaj ekmalsupreniris la monteton. Malmultaj homoj uzis ĉi tiun kvietan vojon, malgraŭ ni ne estis malproksime de la urbo kaj la monteto ne estis alta. Homoj ĉi tie estis malparolema; flanke de irado malsupren por butikumo dum la matenoj, ili havis malmulte da kontakto kun la ekstera mondo. Mi trovis vivo ĉi tie agrable.

Pro mia malfortaj nervoj, mi ne povis elteni la bruon kaj la rapidecon de urba vivo kaj transloĝiĝis sur la montetoj antaŭ ol du monatoj. Vivo estis regula: Mi manĝis kaj dormis je fiksitaj tempoj kaj ne faris ion ajn tuttage. Mi promenadis solidarajn promenojn tra la montetaro; Mi ankaŭ malsupreniris kelkfoje por viziti amikojn. La tre trankvila kaj neĝenata vivo en la montetaro laŭgrade resanigis min.

Mia spirito altiĝis ankaŭ. Mi sentis ĝojon en mia koro, kiu ŝajnis esti plenigita kun amo, amo por la suno, la neĝo, la vento kaj la montetoj, amo por ĉio ĉirkaŭ mi. Estis en tiu ĉi animstato ke mi promenis malsupren sur la neĝkovrita vojo punktita kun negraj piedsignoj. Pli malproksime la piedsignoj ariĝis kaj faris malpurajn flaketojn. Mi elektis mian vojon sur la plej densa neĝo ĉar mi amis la knaron de neĝo sub miaj piedoj. Kun la subenfalanta sunlumo kaj venteto sur mia vizaĝo mi sentis ke printempo estis venanta por renkonti min.

Mezvoje la monteta vojo, kiam mi pasis vojkurbon de vilao, ĉina virino supreniranta videbliĝis. Tuj rekonante ŝin, mi haltis por saluti ŝin, sciante ke ŝi estis iranta por renkonti min. Ŝi promenis kun la kapo klinate, ne levante la okulojn antaŭ ol ŝi aŭdis mian saluton. Tiam ŝi rapide kuretis al mi, spiregante de la supreniro, ŝia vangoj roza.

>>>>>>> Daŭras ĉi sube

Jorn644 (Montri la profilon) 2010-aprilo-28 19:01:21

“Mi ne plu povas elporti tion ĉi!”, ŝi ploris tristige, ekkaptante min per la brako.

Unu rigardo je ŝi kaj mi sciis sen demandi ke ŝi kveleris kun ŝia edzo denove. Mi devus pasigi iom multe da tempo kun ŝi babilante.

“Okej, ni reiru al mia hejmo,”, mi diris, iome brovkuntirante, kaj ni kune iris supren.

Dumvoje ŝi nenion diris. Mi povis rimarki ke ŝi ankoraŭ estis kolera; ruĝiĝanta kaj montrante malplezuro, ŝi piedbatis la neĝon kvazaŭ forreagi ŝian iriton. Ili verŝajne havis veran malpacon ĉi tempe. Ili simple ne povus daŭri ĉi tiel. Eĉ mi povis rimarki ke ju pli ili kveleris, des pli grande iĝis la kavo inter ili. La malpacaĵoj ne estis kiel kutimaj kveriloj inter edzo kaj edzino: ili neniam batalis pugne aŭ parole. Unu de ili kutime faris longan vizaĝon por montri ke li aŭ ŝi estis konsternita, aŭ ĉagrenigi la alian per paŭto. Je la maloftaj fojoj ke ili ja uzis vortojn, unu el ili senŝancela forlasis la ĉambron post kelkaj minutoj da parola kverelo tiel ke la kverelo ne povus daŭriĝi.

Mi spertis tion multfoje. Ili ĉiam venis por plendi, sed ne kune. Mi kutime parolus kun ili ĝis ili ambaŭ sufiĉe trankviliĝis antaŭ ol mi resendis ilin hejmen. Tamen, mi neniam malkovris la kaŭzon de iliaj kvereloj.

Fino de la tradukaĵo

horsto (Montri la profilon) 2010-aprilo-30 19:41:34

Mi provos korekti kelkajn gramatikajn erarojn, kiujn mi trovis, la unuan en la titolo:
.
--- Kiam la neĝon fandis ---
.
Printempa venteto blovis tra mian hararon; ĉe la piedo de la montetaro pli varman veteron komenciĝis.
.
Kutime estas malvarme kiam la neĝo fandas, sed hodiaŭ la longtempe kovrita (malkovrita ne estas logika, ĉu ne?) suno finfine aperis. Mi surmetis palton kaj ekmalsupreniris la monteton. Malmultaj homoj uzis ĉi tiun kvietan vojon, malgraŭ ni ne estis malproksime de la urbo kaj la monteto ne estis alta. Homoj ĉi tie estis malparolemaj; Krom la irado malsupren por butikumo dum la matenoj, ili havis malmulte da kontakto kun la ekstera mondo. Mi trovis la vivon ĉi tie agrabla.
.
Pro mia malfortaj nervoj, mi ne povis elteni la bruon kaj la rapidecon de urba vivo kaj transloĝiĝis sur la montetojn antaŭ ol du monatoj. Vivo estis regula: Mi manĝis kaj dormis je fiksitaj tempoj kaj ne faris ion ajn tuttage. Mi promenadis solidarajn (ĉu komunajn?) promenojn tra la montetaro; Mi ankaŭ malsupreniris kelkfoje por viziti amikojn. La tre trankvila kaj neĝenata vivo en la montetaro laŭgrade resanigis min.
.
Ankaŭ mia spirito altiĝis. Mi sentis ĝojon en mia koro, kiu ŝajnis esti plenigita kun amo, amo por la suno, la neĝo, la vento kaj la montetoj, amo por ĉio ĉirkaŭ mi. Estis en tiu ĉi animstato ke mi promenis malsupren sur la neĝkovrita vojo punktita kun nigraj piedsignoj. Pli malproksime la piedsignoj ariĝis kaj faris malpurajn flaketojn. Mi elektis mian vojon sur la plej densa neĝo ĉar mi amis la knaron de neĝo sub miaj piedoj. Kun la subenfalanta sunlumo kaj venteto sur mia vizaĝo mi sentis ke printempo estis venanta por renkonti min.
.
Meze de la monteta vojo, kiam mi pasis vojkurbon de vilao, ĉina virino supreniranta videbliĝis. Tuj rekonante ŝin, mi haltis por saluti ŝin, sciante ke ŝi estis iranta por renkonti min. Ŝi promenis kun la kapo klinata (pli bone: klinante la kapon), ne levante la okulojn antaŭ ol ŝi aŭdis mian saluton. Tiam ŝi rapide kuretis al mi, spiregante de la supreniro, ŝia vangoj roza.

Reen al la supro