Al la enhavo

Vojaĝo al Romo en Esperanto

de vojagxoj11, 2010-majo-03

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

vojagxoj11 (Montri la profilon) 2010-majo-03 15:42:13

La Vojaĝagentejo H24 Travels (Romo, Via Portuense 551c) ĝojas prezenti la projekton: “Esperanto… Moviĝema Movado”.
Programo de la vojaĝo
Unua tago: ROMO
Posttagmeza kunveno de la partoprenantoj ĉe la akceptejo de Hotelo “Petra” en Romo. Bonvena akcepto kun koktelo ĉe la hotela naĝejo. Vespermanĝo kaj tranokto en la hotelo.
Dua tago: ROMO – TIVOLI – ROMO
Matenmanĝo. 09:00 - 13:00 Kurso pri turisma Esperanto en lernoĉambro ĉe la hotelo. Libera tagmanĝo. Ekveturo por viziti 2 gravajn lokojn: Villa D'Este kaj Villa Adriana, apud la antikva etruska urbo Tivoli. Malfrue en la posttagmezo oni revenos al la hotelo. Libera vespermanĝo kaj tranokto en la hotelo.
Tria tago: ROMO – ROMAJ KASTELOJ – ROMO
Matenmanĝo. 09:00 - 13:00 Kurso pri turisma Esperanto en lernoĉambro ĉe la hotelo. Libera tagmanĝo. Ekveturo por viziti la romajn kastelojn. Vizito de Abatejo de Sankta Nilo ĉe Grottaferrata, de vilao Mondragone ĉe Frascati kaj vespermanĝo ĉe tipa loka restoracio kun gustumado de lokaj vinoj. Reveno al hotelo kaj tranokto.
Kvara tago: ROMO
Matenmanĝo. Tuttaga vizito de la “eterna Urbo”. Koloseo, Romaj forumoj, Muzeo, Vatikana Urbo. Libera tagmanĝo. Malfrue en la posttagmezo oni revenos al la hotelo. Forsaluta vespermanĝo kun transdono de partoprenatestoj. Tranokto .
Kvina tago: ROMO
Matenmanĝo. Forveturo.

Individua aliĝkotizo en dulita ĉambro: € 530,00
Kromprezo por unulita ĉambro: € 95,00
La aliĝkotizo inkluzivas:
• 4 tranoktojn en kvarstela hotelo
• 4 matenmanĝojn
• 2 vespermanĝojn en hotelo
• 1 bonvenan akcepton kun koktelo
• Gvidatan viziton de Abatejo de S. Nilo
• Gvidatan viziton de Vilao Mondragone
• Vespermanĝon ĉe tipa loka restoracio kun gustumado de lokaj vinoj
• Intensivan kurson pri turisma Esperanto, kunlabore kun Prof.ro Renato Corsetti kaj la Roma Esperanta Grupo (8 horoj en lernoĉambro + gvidisto en Esperanto dum la ekskursoj)
• Aŭtobuson GT por la ekskursoj
• Turisman asekuron
La aliĝkotizo ne inkluzivas:
• Enirbiletojn al Vilao D'Este (€ 6,50) kaj al Vilao Adriana (€ 10,00)
• Enirbiletojn al Koloseo, al Romaj forumoj, kaj al Muzeo (€ 13,50)
• Gvidisto dum la eksursoj (€ 15,00 por persono)
• Trinkmonojn, tagmanĝojn kaj trinkaĵojn
• Ĉion, kio ne estas en “La aliĝkotizo inkluzivas”

N.B.: La unua vojaĝo (6-10 julio 2010) oni efektivigos nur se oni atingos almenaŭ 20 partoprenantojn.

Por pliaj informoj kaj aliĝoj, bonvolu skribi al:
d.zingone@libero.it

Reen al la supro