Mesaĝoj: 12
Lingvo: Esperanto
mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-07 21:37:11
Kial Anton penas murdi lian filon Jejgor je la fino de la filmo?
Se vi povas klarigi tiun demandon, mi estos porĉiame dankema!
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-07 23:54:58
LMMO, la libro estas pli interesa ol la filmo. La filmo rakontas nur pri unu el multaj temoj de la libro.
Se vi estas tre scivolema, ni denove spektos la filmon kaj klarigos.
mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-08 05:45:51
Terurĉjo:Se vi estas tre scivolema, ni denove spektos la filmon kaj klarigos.Tio ne necesus! Mi eble aĉetus la libron (se tiun tradukiĝis en la angla aŭ E-o). Mi ŝatas la filmon kaj nun scias io pri ĉiutaga Rusa vivo .
Se vi ne spektis tiun filmon, ne plu legu!
En la filmo, Jegor ne elektis malhelecon ĝis lia patro penis tranĉi lin. Mi konfuziĝis, ĉar Jegor kuras kaj vokas al Anton. Jegor ankaŭ portas protektan amuleton al Anton. Tamen, Anton ekkaptas lian filon kaj penas mortigi lin. Ĉu tio estis la batala frenezo? Mi ne vere kompreniĝis...
Zenom (Montri la profilon) 2007-aprilo-08 11:58:24
Anton volis mortigi sian filon antaŭ lia naskiĝo. Kun helpo de sorĉistino. Kaj Jegor elektis malhelecon kiam eksciis pri tio. Poste, LMMO, Anton ne penis mortigi Jegor-on.
Tamen, mi spektis la filmon antaŭ longa tempo kaj, eble, ne memoras iujn detalojn.
Interalie, la libro "Nokta patrolo" estas tradukita en E-on.
mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-08 23:20:26
Zenom:Interalie, la libro "Nokta patrolo" estas tradukita en E-on.Dankon! Mi ĵus aĉetis ĝin ĉe ELNA!
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-09 10:29:12
Antaŭ nelonge aperis la daŭrigo "Ночного дозора", kiu nomiĝas "Дневной дозор" - "La taga patrolo". Муть страшная! Mi esperas ke baldaŭ la filmo estos tradukita kaj vi sukcesos spekti ĝin kun granda plezuro.
mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-09 21:54:13
Terurĉjo:Frato Mccambjd!Frato Terurĉjo,
Antaŭ nelonge aperis la daŭrigo "Ночного дозора", kiu nomiĝas "Дневной дозор" - "La taga patrolo".
Mia intenco nun estas legi ĉiuj de gravaj rusaj romanoj: Dostojevski, Pasternak, Ĉekov, ktp.
Mi ekos kun Nokta Patrolo.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-09 23:27:30
mccambjd:Frato Terurĉjo,Mccambjd! Vi estas bravulo. Mi mem ne sukcesis ĉion de tio. Iam mi jam skribis pri tio.
Mia intenco nun estas legi ĉiujn de gravaj rusaj romanoj: Dostojevski, Pasternak, Ĉekov, ktp.
Mi ekos kun Nokta Patrolo.
Antaŭ multaj semajnoj Terurĉjo:Mi legis viajn rakontojn pri legado de la libroj de Tolstoj kaj Dostojevskij kaj envias al vi bonsence, certe.Sukcesojn! Sed, Mccambjd, se tiuj ĉi verkoj ne ŝajnos al vi interesaj, ne penu tro aktive legi ilin. Preferu alian legadon.
De mia infanaĝo mi min demandis, kial en Rusio oni ne ŝatas legi la librojn, mi ankaŭ, sed alilandanoj plezurege
ilin legas. Nur kiam mi pliaĝiĝis, mi komprenis.
Tiuj ĉi libroj estas lernendaj (devigaj por lernado) en mezlernejoj en Rusio. La libroj estas verkitaj en la rusa lingvo de la dua duono de la deknaŭa jarcento. Dum pasinta tempo nia lingvo multe ŝanĝiĝis. Sed ni devas legi originalajn tekstojn, eĉ ne komprenante multon, kaj vi legas tradukojn, mi esperas, bonfaritajn.
Mi legis ĉiun Dostoevskij, Tolstoj, Gorkij, Ĉeĥov, kaj multaj aliaj. Sed verkojn de Pasternak mi ne legis. Verŝajne, estontece...
Amike.
Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-24 17:02:13
Mi ricevis la filmon sur KD, sed mi ne rigrardis, ĉar mi ne havis tempon kaj mi ne memoras bone pri la antaŭhistorio.
mccambjd (Montri la profilon) 2007-majo-24 19:32:09
Mi legis "La Noktan Patrolon: Unuan Historion" dum la lastaj semajnoj: nun mi estas ĉe ĉapitro kvina. Bonege rakonto, sed mi estas malrapida esperanto-leganto.
Tio eksplikas mian relativan foreston de lernu-aj forumoj...