Al la enhavo

Kiel Vi perfektigis vian Esperanton?

de utku, 2010-majo-16

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

utku (Montri la profilon) 2010-majo-16 09:43:12

Mi lernantis Esperanton dum preskaŭ unu jaro. Malgraŭ komence ĝi estis facila, post kelkaj monatoj kiam mi atingis certan nivelon, mia Esperanto-lerteco ne kreskis plu. Mi estas vera problemulo ĉar; [LISTO]
Mi volas paroli Esperanton tiel bone, kiel mian denaskan lingvon (aŭ eĉ pli bone).
Mia denaska lingvo ne estas Eŭropana (do mi estas fremda al semantiko de Esperanto).
Mi lernadas multajn lingvojn, sed ne scias iun pli ol Esperanton (krom denaskan).
Mi ne ŝatas paroli aŭ skribi senkiale (en iu lingvo).
Mi ne ŝatas veturi, vojaĝi ktp.
Mi ne ŝatas konatiĝi kun homoj, kiujn mi ne konis antaŭe.
Neniu amiko de mi lernas Esperanton (eble eĉ ne ekzistas alia E-isto en mia urbo)[/list]Sed, tamen mi deziras perfektigi mian paroladon. Kiel vi sukcesis, kaj kion vi rekomendas al mi?

Vilius (Montri la profilon) 2010-majo-16 14:56:19

utku:[LISTO]
Mi ne ŝatas paroli aŭ skribi senkiale (en iu lingvo).
Mi ne ŝatas veturi, vojaĝi ktp.
Mi ne ŝatas konatiĝi kun homoj, kiujn mi ne konis antaŭe.
Neniu amiko de mi lernas Esperanton (eble eĉ ne ekzistas alia E-isto en mia urbo)[/list]
Kial do vi lernas la lingvon entute?

utku (Montri la profilon) 2010-majo-16 15:57:07

Vilius:Kial do vi lernas la lingvon entute?
Tamen mi estas Esperantisto. Tie ĉi (en mia urbo) ne estas konata eĉ nomo de Esperanto. Mi volas amatorece instrui Esperanton ĉe la universitato, kie mi laboras, venontjare aŭ poste. Mi havas tiun rajton, sed mi bezonos almenaŭ senerare paroli la lingvon.

Iretka (Montri la profilon) 2010-majo-16 16:11:20

Mi eklernis Esperantan lingvon ĉar mi priparolis lingveton mian novkreitan, al mia kuzino, kiu lernantis turkan lingvon.
Ŝia turklingva instruisto estas esperantisto, kaj ŝi ekkonigis lin al mi.
Tiu instruisto rekomendis al mi ĉi tiun paĝon, kaj ke mi aǔskultu retan radion esperantlingvan.

Tial, mi miaopinie pliĝustigis mian konadon pri Esperanto tiel, kiel li indikis.

Ankaǔ, mi bezonas kompreni absolute ĉion pri esperantan gramatikon. Do, mi eklegis PMEG-on, kaj praktikis farante gramatikkonstruaĵojn.
Sed mi ankoraǔ ne konas sufiĉajn vortojn kaj gramatikajn regulojn, do, mi timas ke mi erarege parolus kaj skribus.

Ĝis relego!

PD: Ĉu mi ĝuste skribis la gramatikkonstruaĵojn?

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-majo-16 16:31:20

utku:Mi lernantis Esperanton dum preskaŭ unu jaro. Malgraŭ komence ĝi estis facila, post kelkaj monatoj kiam mi atingis certan nivelon, mia Esperanto-lerteco ne kreskis plu. Mi estas vera problemulo ĉar; [LISTO]
Mi volas paroli Esperanton tiel bone, kiel mian denaskan lingvon (aŭ eĉ pli bone).
Mia denaska lingvo ne estas Eŭropana (do mi estas fremda al semantiko de Esperanto).
Mi lernadas multajn lingvojn, sed ne scias iun pli ol Esperanton (krom denaskan).
Mi ne ŝatas paroli aŭ skribi senkiale (en iu lingvo).
Mi ne ŝatas veturi, vojaĝi ktp.
Mi ne ŝatas konatiĝi kun homoj, kiujn mi ne konis antaŭe.
Neniu amiko de mi lernas Esperanton (eble eĉ ne ekzistas alia E-isto en mia urbo)[/list]Sed, tamen mi deziras parfektigi mian paroladon. Kiel vi sukcesis, kaj kion vi rekomendas al mi?
Certe eblas lerni legi kaj skribi esperanton helpe de bonaj libroj kaj lingvokursoj. Sed mi ne komprenas kiel vi lernu paroli flue sen kunparolantoj. Se mankas tiajn inter viaj nunaj konatuloj nur restas konatiĝi kun novaj homoj. Kion vi timas!? Kaj kiel instrui esperanton al aliaj homoj se vi ne volas konatiĝi kun novaj homoj?

eurimaco (Montri la profilon) 2010-majo-16 17:13:37

sal.gifsal.gif
utku:Mi lernantis Esperanton dum preskaŭ unu jaro. Malgraŭ komence ĝi estis facila, post kelkaj monatoj kiam mi atingis certan nivelon, mia Esperanto-lerteco ne kreskis plu. Mi estas vera problemulo ĉar; [LISTO]
Mi volas paroli Esperanton tiel bone, kiel mian denaskan lingvon (aŭ eĉ pli bone).
Mia denaska lingvo ne estas Eŭropana (do mi estas fremda al semantiko de Esperanto).
Mi lernadas multajn lingvojn, sed ne scias iun pli ol Esperanton (krom denaskan).
Mi ne ŝatas paroli aŭ skribi senkiale (en iu lingvo).
Mi ne ŝatas veturi, vojaĝi ktp.
Neniu amiko de mi lernas Esperanton (eble eĉ ne ekzistas alia E-isto en mia urbo)[/list]Sed, tamen mi deziras parfektigi mian paroladon. Kiel vi sukcesis, kaj kion vi rekomendas al mi?
Kara samideano,

Por bone paroli, vi devas chiu tago lerni, legi kaj skribi esperante. kiel en via urbo ne havas esperantistojn, tiam vi devos serchi esperantajn amikojn tra poshtajhoj.

Mi kredas ke che Lernu vi havas multajn manierojn por lerni bone Esperanton. Chi tie vi havas richan bibliotekon,. Vi devas chiu tago legi fabelojn, kiujn estas tre interesajn.

Volanta legi plus, vi povos viziti esperantajn blogojn; Bonvolu viziti mian blogon: niajdeziroj.unblog.fr/
Ankorauh vi trovos aliajn esperantajn blogojn tre interesajn.

Mi deziras al vi egan sukceson kaj kuraghon.

Sincere al vi, eurimaco

utku (Montri la profilon) 2010-majo-16 22:41:09

Mi dankas al ĉiuj por la respondoj kaj rekomendoj.
AlfRoland: ... konatiĝi kun novaj homoj. Kion vi timas!? Kaj kiel instrui esperanton al aliaj homoj se vi ne volas konatiĝi kun novaj homoj?
Mi havas denaskan socian fobion. Sed mi devige konatiĝas ĉiujare kun multaj novaj homoj (almenaŭ kun miaj novaj studentoj).

horsto (Montri la profilon) 2010-majo-16 22:56:57

Eble mi estas simila problemulo. Mi jam pensis ke ĉiuj Esperantistoj estus treege vojaĝemaj kaj parolemaj.
Se vi ne havas la eblon paroli kun aliaj spertaj Esperantistoj tiam mi rekomendas:[LISTO]
multe legi, sed ne blogojn de iuj homoj, sed kiel eble plej bonkvalitajn tekstojn.
ĉiam kiam vi lernas novan vorton, tiam vi ankaŭ provu elparoli la vorton.
aŭskulti voĉajn elsendojn, kiel ekzemple radio verda aŭ la elsendoj de UEA ĉe YouTubeIpernity.
provu pensi Esperante, tiu signifas, provu trovi la ĝustajn vortojn por ĉiuj aĵoj en via ĉirkaŭo.
por plibonigi la parolajn kapablojn certe helpos, krom paroli, ankaŭ skribi ion. Kiam vi skribas vi certe havas pli da tempo por trovi la ĝustajn vortojn ol dum parolado, sed tamen vi trejnadas la kapablon Esperantigi viajn pensojn.[/list]

zan (Montri la profilon) 2010-majo-17 08:36:37

utku:[LISTO]
Mia denaska lingvo ne estas Eŭropana (do mi estas fremda al semantiko de Esperanto).
Mi ne ŝatas paroli aŭ skribi senkiale (en iu lingvo).
Mi ne ŝatas konatiĝi kun homoj, kiujn mi ne konis antaŭe.
Neniu amiko de mi lernas Esperanton[/list]
La supra kondiĉo estas sama kiel mia.
Diferencas, ke mia nuna malbona kapablo kontentigas min. lango.gif
Sed vi volas instrui esperanton. Se tiel, mi pensas, ke vi diligente lernu. Mi legis, ke en "Second life" okazas esperanta kurso. Vi diris, ke vi estas fobio, sed jam laboras, ĉu ne? Kaj se en la interreto, vi eble pli liberigos vin ol en la reala vivo.rideto.gif

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-majo-17 09:25:17

utku:
sed mi bezonos almenaŭ senerare paroli la lingvon.
Eble tie estas nia eraro. Oni ĉiam povas instrui tion kion oni ekzakte scias. Ni ne povas atendi mastri senerare ion por instrui ĝin, ĉar ni ĉiam povos pensi ke ni ne sufiĉe konas tion. Se ni atendas perfektecon, ni neniam faros ion.

Amike el Hispanujo.

Reen al la supro