Al la enhavo

NIFO-DOSIEROJ, la blogo pri ekstertera vivo kaj nifoj en Esperanto

de eksterteran, 2010-majo-18

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

eksterteran (Montri la profilon) 2010-majo-18 05:22:37

Vizitu la blogon pri ekstertera vivo kaj nifoj en lingvo internacia kaj lasu viajn komentojn.

http://fenomenonifo.wordpress.com/

greenmanwitch (Montri la profilon) 2010-majo-19 11:45:56

Sal,

Mi estas Kaja, la stultulo kiu ne kredas je NIFOj, ĉu vi memoras? Tamen, via retpaĝaro estas tre detala kaj mistera. Ĝi plaĉas al mi, eĉ se mi kredas ĝin malprava.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-majo-19 12:11:13

greenmanwitch:Sal,

Mi estas Kaja, la stultulo kiu ne kredas je NIFOj, ĉu vi memoras? Tamen, via retpaĝaro estas tre detala kaj mistera. Ĝi plaĉas al mi, eĉ se mi kredas ĝin malprava.
Oni ne povas malkredi je NIFO (ne identifikitaj flugantaj objektoj), ĉar ĝuste la videetoj montras objektojn kies originon oni ne konas (aŭ tiam ne konis). Tamen, oni ja povas malkredi ke kelkaj NIFO estas eksterteranaj.

remy_boligee (Montri la profilon) 2010-majo-19 22:56:19

greenmanwitch:Mi estas Kaja, la stultulo kiu ne kredas je NIFOj
NIFO: Ne Identigita Fluganta Objekto.

Memoru ke ne nur eksterteraj spacŝipoj plenaj je verdaj hometoj povas esti Flugantaj kaj Neidentigitaj.

Ĉu vi ankoraŭ ne kredas je NIFOj?
lango.gif

greenmanwitch (Montri la profilon) 2010-majo-20 06:36:55

Bone, mi cedas.

Reen al la supro