Al la enhavo

Humorludo: aldonu versaĵojn por fari parodion

de Miland, 2010-majo-22

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2010-majo-22 12:01:59

Kaj rapide kreskas la profito
Per laboro de la spekulantoj


Aldonu viajn proprajn du liniojn (aŭ pli, se vi volas) antaŭe aŭ malantaŭe, por ke fine ni havu parodion de La Espero kiu aplikigeblas al la greka (aŭ eble usona) ekonomia situacio.

Miland (Montri la profilon) 2010-majo-22 13:43:55

Jen kruda provo al la ĉiuj tri strofoj. Certe eblas pribonigi ĝin - estu libera kontribui alternativojn.

En la mondon venis interreto
Tra la mondo kuras la informo
Al la borso kiel rapida vento
Nun de loko flugas ĝi al loko

Ne per monbileto soifata
Ĝi ja senpapere faras ĉion
Al la mond' gajnanta militante
Ĝi promesas kreskantan prosperon

Sub la sankta signo de la eŭro
Kolektiĝas avaraj vendantoj
Kaj rapide kreskas la profito
Per laboro de la spekulantoj

Forte staras muroj de konsiloj
Por ke ĉies mon' estu sekuraj
Sed disssaltos la protektitaj baroj
Por ke eŭroj estu akceptitaj

Sur la nova baza regularo
Bone garde unu la alian
La popoloj faros en konsento
Unu granda borson familian

Nia diligenta aĉetaro
Per laboro mona ne laciĝos
Ĝis la bela dom' de investanto
Por emerituloj konstruiĝos

Reen al la supro