Mesaĝoj: 7
Lingvo: Esperanto
Lepsikano (Montri la profilon) 2010-majo-23 18:59:26
nuntempe mi uzas Vindozon kiel operaciumo, sed mi planas migri al Linukso, nome al OpenSUSE (KDE pli plaĉas al mi ol GNOME). Mi ege ŝatas la vindozan programon EK, speciale la eblon, ŝalti kaj malŝalti ĝin per unu klako.
Jen mia demando: Ĉu ekzistas simila programo por Linukso?
Mi scias, ke oni povas ŝanĝi la klavarfasonon al Esperanto, sed mi ne ĉiam skribas Esperante kaj mi ne volas ĉiufoje ŝanĝi ion ajn en la sistemaj agordoj. Mi alkutimiĝis al la h-sistemo, sed tio kaŭzus problemon, kiam mi skribus germane. Sen la malŝalto aperus ekzemple "noĉ" anstataŭ la vorto "noch".
Koran dankon por viaj konsiloj!
Dominique (Montri la profilon) 2010-majo-23 20:16:15
Lepsikano:Saluton,Vi povas agordi vian klavaron por aldoni la «compose key». Tiu klavo ebligas vin tajpi multajn signojn, kaj interalie, la Esperantajn supersignojn:
nuntempe mi uzas Vindozon kiel operaciumo, sed mi planas migri al Linukso, nome al OpenSUSE (KDE pli plaĉas al mi ol GNOME). Mi ege ŝatas la vindozan programon EK, speciale la eblon, ŝalti kaj malŝalti ĝin per unu klako.
Jen mia demando: Ĉu ekzistas simila programo por Linukso?
Mi scias, ke oni povas ŝanĝi la klavarfasonon al Esperanto, sed mi ne ĉiam skribas Esperante kaj mi ne volas ĉiufoje ŝanĝi ion ajn en la sistemaj agordoj. Mi alkutimiĝis al la h-sistemo, sed tio kaŭzus problemon, kiam mi skribus germane. Sen la malŝalto aperus ekzemple "noĉ" anstataŭ la vorto "noch".
Koran dankon por viaj konsiloj!
compose ^ c --> ĉ
compose ^ g --> ĝ
compose ^ h --> ĥ
compose ^ s --> ŝ
compose u u --> ŭ
Jen aliaj ekzemploj:
compose = C --> €
compose < < --> «
compose > > --> »
compose a e --> æ
ktp.
Mi mem uzas tiun klavon por tajpi signojn en Esperanto, en la franca, itala kaj bretona uzante usonan klavaron.
AlfRoland (Montri la profilon) 2010-majo-23 21:48:50
Lepsikano:Saluton,Bedaŭrinde mi ne konas OpenSuse, sed en Ubuntu mi ŝanĝis nacian (svedan) klavararanĝon kiu mi trovis jene:
nuntempe mi uzas Vindozon kiel operaciumo, sed mi planas migri al Linukso, nome al OpenSUSE (KDE pli plaĉas al mi ol GNOME). Mi ege ŝatas la vindozan programon EK, speciale la eblon, ŝalti kaj malŝalti ĝin per unu klako.
Jen mia demando: Ĉu ekzistas simila programo por Linukso?
Mi scias, ke oni povas ŝanĝi la klavarfasonon al Esperanto, sed mi ne ĉiam skribas Esperante kaj mi ne volas ĉiufoje ŝanĝi ion ajn en la sistemaj agordoj. Mi alkutimiĝis al la h-sistemo, sed tio kaŭzus problemon, kiam mi skribus germane. Sen la malŝalto aperus ekzemple "noĉ" anstataŭ la vorto "noch".
Koran dankon por viaj konsiloj!
/usr/share/x11/xkb/symbols/se
En tiu dosiero mi ŝanĝis kelkajn literojn nenecesajn en esperanto al ĉapelitaj literoj kaj savis ĝin uzante novan nomon.
Eblas al mi ŝanĝi klavaron per simpla klavkombino.
darkweasel (Montri la profilon) 2010-majo-24 09:12:47
qwertz:EK povus funkcii kun Wine (germane) interne de (OpenSuSE) Linukso. Sed mi neniam provis.Mi tre dubas, ke tio funkcios ...
Wine (eo.wikipedia.org)
Wine (germane; KDE Kubuntu(?)
Eble tio ja funkcias, sed nur kun Wine-aj programoj mem. Mi ne povas imagi, ke Wine-aj programoj (kiel Ek aŭ Tajpi) povas havi ian eblon agordi la klavararanĝon de la Linu'x-a sistemo mem.
Por tajpi Esperantajn literojn, ekzistas diversaj rimedoj. Vidu: Esperanto en Linu'x.
Mi mem uzas la jenan ~/.XCompose-dosieron. Ĝi oportunas nur, se vi jam havas senpaŝan cirkumfleksan klavon (por tajpi ô, ê ktp). Ekzemple germanaj QWERTZ-klavaroj havas tion ĉi.
---
include "%L"
<dead_circumflex> <u> : "ŭ" U016D
<dead_circumflex> <U> : "Ŭ" U016C
<dead_circumflex> <v> : "û" U00FB
<dead_circumflex> <V> : "Û" U00DB
<dead_circumflex> <C> : "Ĉ" U0108
<dead_circumflex> <c> : "ĉ" U0109
<dead_circumflex> <G> : "Ĝ" U011C
<dead_circumflex> <g> : "ĝ" U011D
<dead_circumflex> <H> : "Ĥ" U0124
<dead_circumflex> <h> : "ĥ" U0125
<dead_circumflex> <J> : "Ĵ" U0134
<dead_circumflex> <j> : "ĵ" U0135
<dead_circumflex> <S> : "Ŝ" U015C
<dead_circumflex> <s> : "ŝ" U015D
---
Se tio ĉi laŭ vi ne sufiĉe oportunas, vi certe trovos aliajn solvojn.
AlfRoland (Montri la profilon) 2010-majo-24 18:57:40
Por uzi ĝin renomu ĝin al "epo" (sen aldonaĵo).
Lepsikano (Montri la profilon) 2010-majo-25 20:44:32