Al la enhavo

Ĉu Kontraŭstaro inter Civilizacioj?

de LyzTyphone, 2010-majo-27

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

LyzTyphone (Montri la profilon) 2010-majo-27 07:51:10

Mi ĵus legas la libron de S. Huntington, "La Kontraŭstaro inter Civilizacioj kaj la Refarado de Monda Ordo". Kiel Esperantisto mi ne volas al li samopinias. Laŭ la teorio, la komunikado inter civilizacioj neniel helpus malintensigi la konflikton, sed male pliintensigi tion. Krome, la kontraŭstaro inter "Okcidenta" (Kristana, Demokratia, etc) civilizacio kaj "Ĥina" aŭ "Islama" civilizacio estas maleble desolvi; do estos neevitebla kontraŭstaro ,ĉiam pli intensa.

Mia opinio, surbaze de la Interna Ideo, estas certe kontraŭ la teorio. Sed mi ne povas ĉimomente formas kontraŭteorion. Ĉu Esperantistoj ĉiforumaj helpus min?

Aŭ ĉu vi ja (eble parte) samopinias al Huntington? Argumentado ja estas bonvena.

Jen estas mia (verkata) Vikipedia artikolo
Kontraŭstaro inter Civilizacioj

sergejm (Montri la profilon) 2010-majo-27 08:54:49

Komparu aliajn teoriojn:
Toynbee
Lev_Gumilov: Etnogenezo kaj biosfero de la Tero
Oswald Spengler - ne estas artikolo pri li en Esperanta vikipedio.

Miland (Montri la profilon) 2010-majo-27 12:37:45

Eble helpos vin la skribaĵoj de Zamenhof pri homaranismo, kolektita en la libro Mi estas homo (kompilita kaj redaktita de Aleksander Korĵenkov). Jen recenzo el Monato.

Krome, jen Vikipedia artikolo kaj interreta artikolo.

Bonan ŝancon malhelpi intercivilizacian konflikton!

LyzTyphone (Montri la profilon) 2010-majo-27 15:35:48

sergejm:Komparu aliajn teoriojn:
Oswald Spengler - ne estas artikolo pri li en Esperanta vikipedio.
Dankon! Kaj estas (ĝermeca) artikolo nun Oswald Spengler

sergejm (Montri la profilon) 2010-majo-28 05:03:33

LyzTyphone:
Dankon! Kaj estas (ĝermeca) artikolo nun Oswald Spengler
Mi diris pri lia verko "Subiro de Okcidento". Mi ne sciis kiel traduki ĝian nomon Esperanten, sed en la ligo ĝi estas tradukita tiel. Mi ankoraŭ ĝin ne tralegis.
La verko de Toynbee estas "Study of History" - "Studado de Historio".

Ankoraŭ estas teorio de Semjonov "Filozofio de Historio", eldonita en komenco de regado de Putin. Mi ne scias ĉu ĝi estas tradukita el la rusa. Ĝi estas novigita marksismo. Li nomas kapitalismon de G7 "centra kapitalismo", kapitalismon de aliaj landoj "periferia kapitalismo", socialismon "neopolitarismo" (politarismo estis en antikva Egiptujo kaj aliaj Orientaj landoj). Laŭ lia teorio, Rusio, Ĉinio, Barato kaj Brazilio devas unuiĝi por krei alternativon al kapitalismo. Kaj fine komunismo estos konstruota, sed mi ne fidas pri tio.

Neniu el menciitaj teorioj parolas pri Esperanto.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-majo-28 15:13:50

Nu, laŭ mi ambaŭ asertoj povas esti pravaj, ĉar ili estas logikaj:

- Povas okazi militoj inter popoloj ĉar ili ne scipovas interkomuniki bone (kaj tial estas facila por elitoj disvastigi malveran propagandon pri eksterlandanoj, la popoloj ne iros kontroli)

- Povas okazi militoj inter popoloj kiuj interkomprenas unu la alian (pravante la aserton: "prefereble ne komprenu la lingvon en kiu oni insultas vin")

Kaj inverse:

- Povas esti paco inter popoloj kiuj tute ne interkonatas unu la alian

- Povas esti paco inter popoloj kiuj interkomprenas unu la alian

Do estas du tendancoj, nur dependas kiu estas la plej forta.

Kaj cetere povas okazi fusan armean movon pro malbona interkompreniĝo (cf. venko de la franca armeo kontraŭ aŭstro-rusa armeo en Austerlitz, la lingvo estas unu el la kialoj de la malvenko).

Reen al la supro