Al la enhavo

de kun -ado

de utku, 2010-junio-07

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

utku (Montri la profilon) 2010-junio-07 07:45:13

xi estu transitiva verbo, kiu esprimas daŭreblan agon. ao kaj bo estu substantivoj, kiuj logike povas esti kaj subjekto kaj objekto de la verbo xi. Ni havu jenan frazon:

Ao xas bon.

Do, ni povas priparoli "xado"n.

1. Ĉar bo estas xata, mi povas diri jenan pri tiu okazo:

xado de bo

Al mi, tiu uzo estas ĝusta. Mi ne scias alian vojon por esprimi ke xado estas objekte ligita al bo.

2. Ĉar ao xas; bo estas xata de ao. Alivorte, xado estas farita de ao. Ĉu oni ne povas diri tion (aŭ mi eraras):

xado de ao

Ekzemple, kion signifas "rigardado de hundo"? Ĉu hundo rigardas, aŭ estas rigardata?

Por pli precize esprimi ke agado temas pri ĉu objekto aŭ subjekto, kion ni povas fari?

tommjames (Montri la profilon) 2010-junio-07 09:23:53

"De" povas havi ambaŭ signifojn, kiujn vi elmontris. Se mi diras "la vidado de la knabo" tio povas signifi aŭ ke la knabo vidas, aŭ ke oni la knabon vidas. Kutime kunteksto estas sufiĉa por ekscii, kiu estas la celata senco.

Se vi volas klarigi ke temas pri ago kiun faras la knabo, vi povus diri "la vidado fare de la knabo".

Pli da informaĵo ĉi tie: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/...

utku (Montri la profilon) 2010-junio-07 12:03:47

Dankon. Mi serĉis pri tio en 38.2.2. (AD). Ŝajne estos bone tralegi la verkon de Bertilo.

Chainy (Montri la profilon) 2010-junio-18 10:19:10

"A-o x-as b-on" ktp... !? Videblas, ke vi estas matematikisto! Mia kapo doloras post legado de tiuj ekzemploj! ridulo.gif Mi ĉion komprenis, kiam mi fine legis pri la hundo!

utku (Montri la profilon) 2010-junio-27 07:57:39

Ĉu "__ado + __n" uzeblas?

tommjames (Montri la profilon) 2010-junio-27 08:07:56

utku:Ĉu "__ado + __n" uzeblas?
Tio ja eblas kaj estas tuta logika, sed ankaŭ iom malofta nuntempe.

PMEG havas la ekzemplon "La tirado la ĉaron estis malfacila por la bovo.", sed rimarkigas ke uzi "de" anstataŭ la akuzativo estas pli normale. Do "La tirado de la ĉaro.."

sergejm (Montri la profilon) 2010-junio-27 08:23:05

Tamen vi povas diri:
"Tiri la ĉaron estis malfacila por la bovo."
Krom tio, akuzativo ne estas uzata post "-anto":
"La bovo estas tiranto de la ĉaro"
sed kun patricipoj akuzativo estas uzata:
"La bovo estas tiranta la ĉaron"

horsto (Montri la profilon) 2010-junio-27 11:34:36

tommjames:"La tirado la ĉaron estis malfacila por la bovo."
Por mi tio tute ne estas logika. Rekta objekto estas ligita al verbo, kiu mankas ĉi tie.

Mi dirus: Tiradi la ĉaron estis malfacile por la bovo.

Mi ankaŭ pensas ke malfacila estas malĝusta, ĉar ĝi ne nur rilatas al La tirado, sed al la tuta La tirado la ĉaron.

tommjames (Montri la profilon) 2010-junio-27 12:01:34

horsto:Por mi tio tute ne estas logika. Rekta objekto estas ligita al verbo, kiu mankas ĉi tie.
Vi parolas pri gramatika afero tie, ne logika. Kvankam 'tirado' ne estas verbo ĝi certe enhavas la ideon de ago, kiu povas havi objekton en logika senco.

horsto:Mi ankaŭ pensas ke malfacila estas malĝusta, ĉar ĝi ne nur rilatas al La tirado, sed al la tuta La tirado la ĉaron.
Laŭ mi ĝi certe rilatas al "la tirado", ĉar "la ĉaron" estas nur komplemento al ĝi, same kiel estus "de la ĉaro".

Reen al la supro