Al la enhavo

Ĉu vi vidis la videoklipon "Ni Tromas La Mondon"?

de Polaris, 2010-junio-11

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Polaris (Montri la profilon) 2010-junio-11 06:38:16

Mi ĵus hieraŭ vidis la mirindan vidbeoklipon "Ni Trompas La Mondon" verkita per Caroline Glick, administra redaktisto de la ĵurnalo, la Jerusalem Post. Ĝi estas bonega. En la videoklipo, ili diras la veron pri al "Gaza Flotilla" okazo.

Oni supozas que ĝi estas satira kanto, sed mi ne ridis kiam mi vidis ĝin la unuan fojon ĉar ĝi estas pli simila al tezo aŭ
fakta raporto ol satira ŝercaĵo. Caroline Glick superatutis sin kun ĉi tiu superfantazia verko kaj mi admiras ŝin. Rigardu ĝin YouTube per la nomo "We Con The World". Ŝi meritas premion per ŝia laborado en ĉi tiu videoklipo.

Miland (Montri la profilon) 2010-junio-11 13:00:27

En la parodia video, arabaj ŝipanoj diras ke li konvinkos la mondon ke Hamas estas kiel patrino Teresa, kaj la Israela armeo estas "Jack the Ripper" ("Jako la ŝiranto"), fama nedetektita brita murdisto de la 19-a jarcento.
Li murdis eble 10 aŭ 20 virinojn, dum en Gaza, dum la lasta milito mortiĝis centoj. Tamen kelkaj mortiĝis pro manko de medicino.
Miaopinie Hamas similas al la PLO de antaŭa generacio, pri kiu Israelaj ministroj kutime diradis ion similan al 'La filozofio kaj ideologio de la PLO estas la detruo de la ŝtato de Israelo.' Malgraŭ tio, Israelo fine sukcesis pritrakti negocojn kun la PLO. Tial miaopinie devus ebli fari simile kun Hamas.
Sed ne temas nur pri Hamas. La blokado malhelpas la eniron de ne nur armiloj (mi ne kontraŭas tian malpermeson) sed ankaŭ de ĉokolado, papero, krajonoj kaj ludiloj, kaj do malbone efikas infanojn. Ĝi estas kolektiva puno kontraŭ tuta popolo, kaj tial estas maljusta.

ritarita (Montri la profilon) 2010-junio-11 13:51:24

Laŭ mi, la filmeto tre humuras.

Male, la hamasa primokado de Gilad Shalid ne humuras: 1, [url= http://www.youtube.com/watch?v=MoCe2qKuNdg&feature=related]2[/url], [url=http://www.youtube.com/watch?v=X_fT46vGifA ]3[/url] (kaj plue interrete).

Aldone, Gilad ne trompis iun ajn per sia soldata uniformo (okaze de sia forkapto) nek dirante al sia familio "Vi mankas al mi".

Frankouche (Montri la profilon) 2010-junio-12 00:42:10

Polaris:Mi ĵus hieraŭ vidis la mirindan vidbeoklipon "Ni Trompas La Mondon" verkita per Caroline Glick, administra redaktisto de la ĵurnalo, la Jerusalem Post.
Mi ne trovas tiun videon. Bonvolu sendi bonan retligon.

Polaris (Montri la profilon) 2010-junio-12 04:38:30

Frankouche:
Polaris:Mi ĵus hieraŭ vidis la mirindan vidbeoklipon "Ni Trompas La Mondon" verkita per Caroline Glick, administra redaktisto de la ĵurnalo, la Jerusalem Post.
Mi ne trovas tiun videon. Bonvolu sendi bonan retligon.
Ĝi estis en You Tube, sed ili elprenis ĝin. Vi ankoraŭ povas vidi ĝin ĉi tie:

http://wejew.com/media/8629/Flotilla_Choir_Parody:...

Dozorca (Montri la profilon) 2010-junio-12 12:19:20

Post momento mi rigardos ĝin. rido.gif

interDisto (Montri la profilon) 2010-junio-12 22:12:30

ĥaĥa, la oficiala kialo de la forigo de la video estas : "This video is no longer available due to a copyright claim by Warner/ Chappell Music, Inc." okulumo.gif

Polaris (Montri la profilon) 2010-junio-13 03:21:55

interDisto:ĥaĥa, la oficiala kialo de la forigo de la video estas : "This video is no longer available due to a copyright claim by Warner/ Chappell Music, Inc." okulumo.gif
Jes, interDisto, bedaŭrinde, ili elprenis ĝis de You Tube, sed ĝi ankoraŭ estas havebla en ĉi tiu retligo:

wejew.com/media/8629/Flotilla_Choir_Parody:_We_Con_The_World/

Reen al la supro