Al la enhavo

Malklareco pri derivado de Esperantvortoj

de gabadubo, 2010-junio-13

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

gabadubo (Montri la profilon) 2010-junio-13 18:23:59

Sal' ĉiu,

Mi ankoraŭ ne parolas ĉi tiun lingvon tre bone, kaj mi ofte bezonas la vortaron. Nu, mi kelkfoje trovas vorton, kiu povus esti kreita per aliaj vortoj kaj sufiksoj, aŭ vortojn, kiuj estas derivitaj de du lingvoj, sed en unu lingvo la vortoj signifas same ol alia lingvo. Mi donu ekzemplon:
[LISTO]
Drinki ("trinkaĉi alkoholon" laŭ la vortaro)
Trinki[/list]Drinki estas derivita de la nederlanda aŭ la angla, kaj trinki estas derivita de la germana, sed ĉi tiuj Esperantvortoj signifas malsame. Tiel pli da vortoj (se mi trovos aliajn, mi skribos ilin ĉi tie). Kial ne ekzistas nur unu vorto, kiu signifas "trinki" (laŭ de la Esperanta planideo)?

Mi esperas ke iu povas klarigi,
Chris

Miland (Montri la profilon) 2010-junio-13 21:08:27

Interesus min sciiĝi pri aliaj similaj ekzemploj - Esperantoj vortoj kun similaj signifoj devenante de diversaj lingvoj.

nikko (Montri la profilon) 2010-junio-13 21:13:16

Torso kaj dorso estas "maloj", sed ŝanĝo t-d ne estas deriva. lango.gif

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-junio-13 21:16:59

Jes, vi pravas. Mi ankaŭ rimarkis tion. Kutime temas pri nuancoj. Ekzemple:
.Gaja
.Ĝoja
.Malkovri
.Malkaŝi
.Kurioza
.Scivola

La listo povus esti pli longa. Revenante al via demando, "drinki", laŭ mi, signifas "trinki tro da alkoholaĵoj", kaj "trinki" tute simple "enbuŝigi akvon aŭ alian likvaĵon (ne alkohola, kompreneble) rideto.gif

Amike el Hispanujo.

gabadubo (Montri la profilon) 2010-junio-13 22:16:00

Mi pensis ke nuancoj povus esti faritaj per kunmeti aliajn vortojn aŭ sufiksojn. Sed nun la Esperanta planideo (malmultajn vortojn por lerni) malklariĝas por mi.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-junio-13 22:52:07

Principe, ĉiu lernu la bazan trunkon de la lingvo. Fakvortoj, neologismoj, ktp, estas kromaĵoj. Ili estas utilaj, sed ne necesaj por paroli Esperanton. Tiu baza trunko estas trovebla en la Baza Radikaro Oficiala eldonita de la Akademio de Esperanto.

Nuancoj estas fareblaj per neologismoj, aŭ kunmetaĵoj. Ajna povas esti taŭga depende de la alparolito.

MiaKaŝnomo (Montri la profilon) 2010-junio-14 03:25:51

gabadubo:Mi pensis ke nuancoj povus esti faritaj per kunmeti aliajn vortojn aŭ sufiksojn. Sed nun la Esperanta planideo (malmultajn vortojn por lerni) malklariĝas por mi.
Se vi ankoraŭ tion ne komprenis, mi sciigas vin ĉimomente, ke tiu ideo ekzistas nur en la esperanta propagandaĉo, kaj neniel en la realeco.

Lasu tiun "lingvon" - jen mia konsilo.

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-junio-14 05:54:41

gabadubo:Mi pensis ke nuancoj povus esti faritaj per kunmeti aliajn vortojn aŭ sufiksojn. Sed nun la Esperanta planideo (malmultajn vortojn por lerni) malklariĝas por mi.
Ne malesperu. Esperanto estas pli facila ol ia ajn alia lingvo. Vi nur bezonas lerni 1000 aŭ 1500 radikoj por paroli pri ĉiu afero de la ĉiutaga vivo, kaj kompreni preskaŭ 100% el ian ajn tekston. Vi nur trovos survoje kelkajn vortojn kiuj similas, sed pere de la vortaro vi malkovros ilian diferencon, kaj finfine temas pri nur malmultaj el ili (flari kaj odori, ordigi kaj ordoni, flegi kaj zorgi, ktp).

Mi certigas vin ke ili ne kaŭzos al vi multajn kapdolorojn. rideto.gif

Amike el Hispanujo.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-junio-14 12:04:08

gabadubo:Mi pensis ke nuancoj povus esti faritaj per kunmeti aliajn vortojn aŭ sufiksojn. Sed nun la Esperanta planideo (malmultajn vortojn por lerni) malklariĝas por mi.
Tio signufas, ke oni ne eblas fari lingvon tute sen esceptoj el reguloj de unusenca vortfarado. Tamen esperanto (kaj eble aliaj planlingvoj) estas sendube ĉampiono de klareco.

gabadubo (Montri la profilon) 2010-junio-15 13:31:32

Jes, dankon por la respondojn; mi estas konvinkita okulumo.gif

Reen al la supro