Al la enhavo

Ĝue kaj ĝoje en la tago aganta ! 正在行动!

de Flago, 2010-junio-19

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-19 00:34:31

Ĝue kaj ĝoje en la tago aganta !

Matene,
je 7:00 de 18a de junio 2010, mi kun 5 kolortabuloj por E piediras al la strato Ŝjin'an Buŝjingjie ĉeestigi la 8-an Propagandan Semajnon de Liaoning-a kaj Dandong-a.

Ĝuste je 7:30 antaŭ la kinejo Amikeca mi vidis s-inon Lilia, s-ron Moda kaj aliajn samideanojn.
Precipe s-ro Fero (Ŭtieĝun) frumatene de Donggang al Dandong per taksio partoprenas la agadon el Dandong-a Esperanto-Asocio.

Tiam en la strato bruegas pro la Granda Ekspozicio el Liaoning-a kaj Dandong-a. Multaj irantoj staras antaŭ niaj kolortabuloj rigardi la fotojn kaj vortojn, kaj poste ili ĝoje petas lerni Esperanton, kaj niaj samideanoj varme skribas al ili niajn telefon-numerojn kaj QQ-retan adreson.

Subite la estroj el Liaoning-a kaj Dandong-a alvenas antaŭ niaj kolortabuloj, kaj serioze rigardi la fotojn kaj aliajn...

S-ro Fero kuraĝe kaj varme bonvenas ilin, kiuj demendas la simplajn historiojn de Esperanto kaj la iomajn agadojn de DEA, kaj eĉ iu ĉefestro flue kaj norme voĉas: "Esperanto!", kio faras la ridetojn el ĉirkaŭ rigardantoj.

Tiam la fakaj fotistoj kaj ĵurnalstoj fotadas kaj filmadas la belegajn cirkonstancojn, kiuj restos en koroj de niaj ĉeestantoj.

La 6a Nordorienta Ĉina Kongreso de Esperanto okazos apud Jalujiang-rivero je 20-22a de aŭgusto 2010.
Niaj membroj kaj amikoj de DEA varme bonvenos vin, kiuj esperantistoj kaj amikoj el diversaj landoj kaj lokoj de Ĉinio alvenos en nia ĉarma urbeto Dandong.
Ĉeeste al 6a!
Dankojn!

Flago
riveroyalu@hotmail.com
Nokte 18.junio.2010
sal.gif

Reen al la supro