Al la enhavo

Nifologia literaturo en Esperanto

de eksterteran, 2010-junio-23

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

eksterteran (Montri la profilon) 2010-junio-23 18:28:39

NIFOLOGIA LITERATURO EN ESPERANTO.

Nifoj kaj ekstertera vivo estas temoj apenaŭ pritraktitaj en la literaturo en Esperanto kaj apenaŭ ekzistas tradukitaj verkoj pri tiuj aferoj. La historion de la literaturo pri nifoj kaj ekstertera vivo en Esperanto iniciatis, kurioze, la franca Claude Vorilhon, "Raël", gvidanto de la Raelana Movado, kiu laŭ propaganda strategio tradukis kaj eldonis tri el siaj libroj en Esperanton: "La libro kiu diras la veron" (1981), "La eksterteranoj forkondukis min sur sian planedon" (1981) kaj "Akcepti la eksterteranojn" (1983). En ili li priskribas liajn supozatajn renkontojn kun eksterteranoj kaj montras ilian mesaĝon por la homaro. Post la libroj de Vorilhon la temo apenaŭ estis tuŝita en la literaturo en Esperanto nek aperis pliaj tradukoj.

Sed en la jaro 1990, la franca esperantisto André Cherpillod publikigis mallongan kaj gravan verkon titolitan "La dioj de Izraelo. La vera naturo de la Biblia Dio". Kvankam ĝi ne estas speciga nifologia verko, en ĝi Cherpillod provas klarigi la veran signifon de la nomo de Dio kaj li alvenas al la konkludo, ke la dio de Abraham kaj de Moŝeo ne estis spirita estulo, sed multopa estulo, la Elohim (elohoj), pri kiuj la Biblio diras, ke ili kreis la Teron.

Unu el la lastaj libroj aperintaj en Esperanto pri nifoj kaj eksterteranoj estas la traduko el la hungara de la dokument-romano "La Biblio mistera. Kiu historio kaŝita", de Jozefo Ŝlosar, kie la aŭtoro montras el tute malsama vidpunkto la okazintaĵojn kiuj rakontas la Biblio, rilatigante ilin al ekstertera civilizacio.

Malgraŭ ĉio estas espereble, ke temo tiom grava havos baldaŭ la lokon kiun meritas en la literaturo de lingvo kiel Esperanto.

ekstertera

Vizitu NIFO-DOSIEROJ, la blogo pri ekstertera vivo kaj nifoj en Esperanto: http://fenomenonifo.wordpress.com/

Reen al la supro