Al la enhavo

Ebla problemo kun mesaĝa sendo?

de ElCondor, 2010-junio-25

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

ElCondor (Montri la profilon) 2010-junio-25 13:12:12

Saluton al ĉiuj.
Mi daŭre hodiaŭ provis sendi leteron al mia amiko pere Lernu, sed mi neniam sukcezis.
Kontraŭe la lastaj foje, hodiaŭ kiam mi premas la pulsanton "sendu", la mesaĝo ne estas sendita kaj la ekrano montras mia mesaĝo.
Se mi iras al la paĝo de la senditaj mesaĝoj, mi ne vidas ĝin. Tio signifas ke la mesaĝo ne estis sendita.
Ĉu estas kelkaj problemoj hodiaŭ?
Plaĉus al mi sendi mian leteron.

Antaŭe dankon.

Jev (Montri la profilon) 2010-junio-25 22:14:09

Ĉu aperas neniu eraro pri tio? Ĉu vi daŭre ne sukcesas pri la sendo? Se jes, bonvolu sendi al mi pli detaloj, ekz. informojn pri la ricevanto ks. Sendu tion per privata mesaĝo aŭ per la komento-ligilo, kiu troviĝas sube de ĉiu lernu!-paĝo. Sed mi tamen esperas, ke tio estis nur provizora eraro.

Reen al la supro