Al la enhavo

markoj por signifi ĝuston kaj malĝuston

de zan, 2010-julio-16

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2010-julio-16 09:37:25

Kiam oni ludas la jenan ludon, oni vidas ĝustan markon "v" kaj malĝustan markon "x".

http://eo.lernu.net/lernado/ekzercoj/flash/index...
Elektu el la enpaĝaj ludoj la ludon "Ĉu ĝuste?".

Ĉu vi facile distingas ilin? Mi ne povas. Ĉar en mia lando ĝusta marko estas "o", kvankam malĝusta marko estas la sama "x".
Ĉu en ĉiu alia lando oni uzas "v" kaj "x" ? Ĉu ne estas aliaj markoj?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-julio-21 20:42:40

Saluton!

La "v" fakte ne estas "v", sed alispeca nelitera signo: ✓ aŭ ✔ (mi esperas, ke vi havas tiparon konvenan por legi tiujn signojn).

Ĝi origine evoluis el "v" (latine visum = "vidita", "kontrolita"), per kiu korektistoj en la flanko de paĝo markis ĝustaĵojn.

Ankaŭ en Aŭstrujo - kaj verŝajne en la resto de la germanlingvaj landoj - tiu signo estas uzata ekzemple de instruistoj, kiuj tiel markas ĝustajn respondojn de lernejano en ekzameno. Mi eĉ pensas, ke tio estas tuteŭrope kaj -ekskolonie uzata signo, sed pri tio mi povus malpravi.

Mi do ne havas problemon pri tio, sed mi komprenas, ke en via lando la kutimoj estas aliaj.

zan (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-01 01:57:35

darkweasel:Ĝi origine evoluis el "v" (latine visum = "vidita", "kontrolita"), per kiu korektistoj en la flanko de paĝo markis ĝustaĵojn.
Grandan dankon!! Mi komprenis la deveno de ✓ kaj kial oni uzas ✓ kiel ĝustan markon. rideto.gif

Reen al la supro