Pozitiva
de Novico Dektri, 2010-julio-25
Mesaĝoj: 7
Lingvo: Esperanto
Novico Dektri (Montri la profilon) 2010-julio-25 18:12:14
Kiam mi skribas esperante, mi penas eviti falsajn amikojn konfirmante per vortaro ke mi uzis la koncernan vorton laŭ ĝia oficiala signifo. Tial, trafinte por mi suprizan kontraston inter la uzo de 'pozitiva' fare de eminentaj esperantistoj kaj la uzo plej ofta inter ni ceteraj (aŭ ĉu nur ĉe la anglalingvanoj?), mi decidis kunvidi kun vi mian konfuzon.
La Reta Vortaro difinas la adjektivon 'pozitiva' jene -
1.Bazita nur sur realaĵoj, faktoj: pozitiva filozofio, scienco.
2.Reala, praktike efektiviĝinta: pozitivaj rezultatoj.
3.Donanta, asertanta ion certan: ligi la homojn povas nur sameco pozitiva, sed ne negativaZ; senreligieco donas al la homo neniun pozitivan apogonZ; feliĉe ni povas respondi tiun demandon tute pozitiveZ.
4. Asertanta simple la kvaliton, sen ia komparo: pozitiva adjektivo. komparativo, superlativo.
-------------
PIV prezentas similan difinon, kvankam signife pli longan kaj garnitan de multe pli da ekzemploj.
Estante angalingvano, mi tuj rimarkis la mankon de kroma signifo kiu entute ne troviĝas en PIV aŭ RV - en la angla, kaj en pluraj aliaj eŭropaj lingvoj, 'pozitiva' povas ankaŭ indiki optimisman, feliĉan aŭ favoran sintenon kiam oni laŭde taksas artaĵon aŭ personon, aŭguras la estontecon, aŭ helpas al la antaŭeniro de movadoj aŭ iniciatoj.
Eĉ nur supraĵe serĉinte per www.teksaro.com, mi trovis amason da okazoj en kiuj bone konataj aŭtoroj uzis 'pozitiva'-n laŭ la supremenciita maniero, i.a. :
FAJRON SENTAS MI INTERNE -
"Sed mi tute certas, ke miaj gepatroj post konatiĝo kun vi havos ege pozitivan bildon pri vi, same kiel mi trovis vin je la unua vido ege simpatia, tiam en la renkontiĝo en Ostrava."
VORTOJ DE KAMARADO E. LANTI -
"Ni faras el esperanto potencan kulturilon. Ni disetendas nian agadkampon ĝis la ekstremoj de Satanio. Unuvorte ni faras pozitivan laboron."
LA ONDO DE ESPERANTO -
"Jen plia “guto malgranda”, helpanta formi pozitivan opinion, krei impreson, ke Esperanto estas ne rara ekzotikaĵo, sed tute ordinara afero..."
(inter pli ol 20 similaj rezultoj...)
---------------
(Daŭrigu la legadon sube, la mesaĝo tro longas...)
Novico Dektri (Montri la profilon) 2010-julio-25 18:12:29
1. La esperantlingva 'pozitiva' ne ampleksas ĉiujn signifojn de siaj anglalingva kaj romanidaj ekvivalentoj. Pro nesufiĉe kontrolata lingvouzo, tiu erara paŭso filtriĝis en la vulgaran parolmanieron kaj eĉ en tiel nomatajn 'stilmodelojn' de simpla lingvaĵo kiel 'Fajron sentas mi interne'.
2. Pro konservemo, PIV kaj aliaj vortaroj permesas sed ne eksplicite agnoskas tiun uzon.
Kion vi opinias, geamikoj?
Sxak (Montri la profilon) 2010-julio-26 09:47:37
Aŭ eble iu el la pivaj signifoj subkomprenas tiun signifon.
Miland (Montri la profilon) 2010-julio-28 14:51:53
Novico Dektri (Montri la profilon) 2010-julio-29 00:35:47
Dankon al vi ambaŭ!
zan (Montri la profilon) 2010-julio-29 08:14:52
La angla vorto "positive" estas uzata ankaŭ en la japana lingvo. Sed nia uzado de ĉi tiu vorto ne tute egalas al tiu en la angla kaj en Esperanto. Ni tradukas la vorton "positive" al "積極的" , kiu signifas "agema"(volonte agi antaŭ ol aliaj). Mi nun dubas, ĉu eŭropa-lingvanoj komprenas ĉi tian tradukon.
Kiuj emas volonte agi senhezite, tiuj ŝajnas al hezitemaj homoj "optimistic". Tiel pensante, mi komprenas, ke "pozitiva" enhavas la signifon "optimisma". Kaj eŭropa-lingvanoj konkludas, ke optimismaj homoj nepre estas feliĉaj, ĉu ne?
zan (Montri la profilon) 2010-julio-30 01:56:01
Mi volus demandi al ĉinoj, kion signifas "正面的、積極的".
--------
Mi montras ekzemplon de la japana.
En Eo-日本語(japana)-vortaro, "pozitiva" estas "肯定的な、正の、ポジティブな".
肯定的な=jesa,akceptinda
正の=signo +
ポジティブな=(laŭ plej fama JP-JP-vortaro)積極的,肯定的,実証的
積極的=aktiva, agema, senhezita, volonte
実証的=Bazita nur sur realaĵoj,faktoj
Mi opinias, ĉi tiuj tradukoj ne egalas al tiuj de RV.
Japanoj ofte uzas la vorton "積極的" ,kiun ni tradukas al "pozitiva".
Ekz:「彼女は積極的だ」"Ŝi estas pozitiva." = " Ŝi aktive kaj volonte agas."
「積極的に話して下さい」"Parolu pozitive." = "Parolu senhezite."
Ĉu okcidentanoj komprenas ĉi tian uzadon de "pozitiva"?