Al la enhavo

Esperantlingvaj fimetaj troveblecoj

de Scalex, 2010-aŭgusto-10

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Scalex (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-10 11:33:39

Mi opinias, ke esperanto helpiĝus se pli da filmetoj kaj videoj fariĝis. La domineco de la angla lingvo en la reto kaj televido, eksplikas ĝian daŭrantan pligrandigon.

Mi scias ke estas multaj esperantlingvaj libroj, tamen ni vivas en la 21a jarcento, kaj (eble bedaŭrinde) pli kaj pli da homoj spektas filmetojn rete, kaj televido ŝajnas preskaŭ ĉieeste.

Mi havas du ĉefajn demandojn pri tio:

1. Kiaj programoj, videblogoj, ktp, jam ekzistas? Kiel oni trovus ilin, kaj ĉu ili estas plibonkvalitigebla?

2. Kiaj mankas? Mi eble ŝatus estontece, provi fari miajn proprajn videojn, aŭ interesi foraj aliaj pri kunlabora projekto, aŭ serio.

qwertz (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-10 14:46:23

Mi sole konas filmoj.net kun subtekston.

Reen al la supro