Remi - ĉu nepre senobjekta verbo?
by Chainy, August 23, 2010
Messages: 11
Language: Esperanto
Chainy (User's profile) August 23, 2010, 10:31:13 AM
"...kaj la pirogon remas la edzino, rapidigata de la edzo,..."
"Ni remis mem, ĉar videble flatis al la aŭgustino, ke ŝian boaton remas ekskonsuloj, aŭ iliaj filoj."
En tiuj ekzemploj, ŝajnas al mi, ke estas tute klare pri kio temas, kaj la uzo de 'remi' kun objekto ŝajnas utila en tiaspecaj kuntekstoj. Kiel oni povus diri tion alimaniere?
Ĉu, 'kaj EN la pirogo remas la edzino..." kaj "...ke EN ŝia boato remas ekskonsuloj..."?
- Tio sonas iom nemalkontentige al miaj oreloj, sed eble mi simple kutimiĝu al tio?
Oni ne povus diri 'per la pirogo', ĉar oni remas per remiloj!
Kaj kio pri la jena frazo?! -
"Ŝi kuŝis en la boato, kiu remis al la insulo."
La boato remis? Ĉu 'remi' ankaŭ signifas 'moviĝi'? Kiu remis per remiloj? Ŝi ne povus remi, ĉar ŝi kuŝas, aŭ ŝi sukcesas fari tion en iu stranga maniero?
tommjames (User's profile) August 23, 2010, 10:43:16 AM
sergejm (User's profile) August 23, 2010, 11:23:08 AM
ReVo:rem/iNPIV skribas same.
(ntr)
Movi ŝipon sur akvo, antaŭenpuŝante ĝin per speciala plata ligna ilo
anglaj
~i: row
Oxford dictionary:row'remi' estas definita per 'movi' kiu estas transitiva.
vt,vi
move (a boat) by using oars; carry or take in a boat with oars
En rusa vortaro 'remi' ankaŭ estas markita netransitiva.
En tekstaro nur 2 uzoj el 36 estas transitivaj. Eble ilin skibis anglalingvano?
Ĉu eble estas pli bone por transitiva uzo uzi 'remigi', kiu estas sendube transitiva?
Ŝi kuŝis en la boato, kiu remis al la insulo.Tio signifas:
Ŝi kuŝis en la boato, kies remistoj remis al la insulo.
Ĉu tio estas ĝusta uzo mi ne scias; sed oni ofte uzas similajn esprimojn, ekz. 'la generalo batalas' anstataŭ 'soldatoj en la armeo de la generalo batalas'
Belmiro (User's profile) August 23, 2010, 12:16:49 PM
Nur kiel kontribuaĵo:
Ĉu fakte boaton direkte “suferas” pro remado? Ŝajnas ke boato moviĝas ĉar io a iu remis (movigis remilojn aŭ alia aparato, sed ne movigis la boaton).
Ĉu mia pensado estas tro obtuza?
sergejm (User's profile) August 24, 2010, 4:27:59 AM
Belmiro:Ankaŭ en la portugala (remar) estas netransitva verbo.Ankaŭ en rusa lingvo 'грести' en signifo 'remi' estas netransitiva. Sed oni povas 'грести деньги (лопатой)' - 'remi monon (per ŝovelilo)'. Se 'remi' estus transitiva, estus pli logike se ĝia objekto estu 'akvo', ne 'ŝipo'. Ni jam havas en Esperanto similajn 'transitivajn' verbojn: 'iri vojon', 'plori larmojn'
horsto (User's profile) August 24, 2010, 8:13:28 PM
Chainy:... ĉar oni remas per remiloj!remi per remiloj estas kiel morta mortinto. Oni ne povas remi sen remiloj.
darkweasel (User's profile) August 25, 2010, 6:24:41 AM
horsto:Eble oni ja povas (malfacile) remi boateton ankaŭ per siaj brakoj, se oni perdis la remilojn!Chainy:... ĉar oni remas per remiloj!remi per remiloj estas kiel morta mortinto. Oni ne povas remi sen remiloj.
Ĉevalo (User's profile) August 25, 2010, 6:43:32 AM
sergejm: Sed oni povas 'грести деньги (лопатой)' - 'remi monon (per ŝovelilo)'.Necesas diri "rasti monon".
Chainy (User's profile) August 27, 2010, 11:38:40 AM
sergejm:Remigi? Nu, povas esti, ke tio eblas, sed mi ne certas...
En tekstaro nur 2 uzoj el 36 estas transitivaj. Eble ilin skibis anglalingvano?
Ĉu eble estas pli bone por transitiva uzo uzi 'remigi', kiu estas sendube transitiva?
Ĉu 'remigi' ne sonus iom stranga en la jena frazo?:
"Ni remis mem, ĉar videble flatis al la aŭgustino, ke ŝian boaton remas ekskonsuloj, aŭ iliaj filoj."
La ekskonsuloj igas la boaton remi? Aŭ simple, oni devas diri tiun frazon tiel: "...ke en ŝia boato remas ekskonsuloj..."?
Chainy (User's profile) August 27, 2010, 11:40:42 AM
sergejm:Mi konsentas kun tommjames.Sed, ŝajnas, ke Tommjames opinias, ke verŝajne eblas uzi 'remi' kiel transitiva verbo en iuj kuntekstoj... Ĉu vi konsentas kun tio?