Al la enhavo

Remi - ĉu nepre senobjekta verbo?

de Chainy, 2010-aŭgusto-23

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 16:59:41

Chainy:
sergejm:Mi konsentas kun tommjames.
Sed, ŝajnas, ke Tommjames opinias, ke verŝajne eblas uzi 'remi' kiel transitiva verbo en iuj kuntekstoj... Ĉu vi konsentas kun tio?
Mi eraris - estas 3 ekzemploj en Tekstaro kun transitiva 'remi'. unu en 'Quo Vadis' de Lydia Zamenhof kaj du en Ondo de Esperanto.
De la unua rigardo, ŝajnas ke 'remi' povas esti transitiva, ĉar ĝi estas definita per transitiva verbo 'movi', sed kun jam definita objekto - 'ŝipo'. Ĉu ni rajtas precizigi kia ŝipo ĝi estas?
Sed ĉiuj vortaroj markas ĝin netransitiva, kaj angla traduko 'row' estas markita jen transitiva, jen netransitiva. Do eble estas influo de angla lingvo? Sed la vortaroj ankaŭ markas 'iri' kaj 'plori' netransitivaj, sed tuj donas ekzemplojn 'vojo irita' kaj 'larmoj ploritaj'. Sed ĉu oni povas diri simile 'ŝipo remita'? Ne, la vorto 'remita' jam estas en vortaro kaj signifas (proksimume) 'resaniĝanta'.
Jes, 'remigi' ne taugas.
Mi povas proponi ankaŭ 'remmovi' por transitiva 'row', sed kun nuna defino de 'remi' tio estos deĉifrata 'movi movante ...'

Reen al la supro