Al la enhavo

Remi - ĉu nepre senobjekta verbo?

de Chainy, 2010-aŭgusto-23

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-23 10:31:13

Laŭ la vortaroj 'remi' estas senobjekta verbo, sed mi trovis du ekzemplojn en la Tekstaro, kie oni uzas ĝin kun objekto:

"...kaj la pirogon remas la edzino, rapidigata de la edzo,..."

"Ni remis mem, ĉar videble flatis al la aŭgustino, ke ŝian boaton remas ekskonsuloj, aŭ iliaj filoj."

En tiuj ekzemploj, ŝajnas al mi, ke estas tute klare pri kio temas, kaj la uzo de 'remi' kun objekto ŝajnas utila en tiaspecaj kuntekstoj. Kiel oni povus diri tion alimaniere?

Ĉu, 'kaj EN la pirogo remas la edzino..." kaj "...ke EN ŝia boato remas ekskonsuloj..."?

- Tio sonas iom nemalkontentige al miaj oreloj, sed eble mi simple kutimiĝu al tio?

Oni ne povus diri 'per la pirogo', ĉar oni remas per remiloj!

Kaj kio pri la jena frazo?! -

"Ŝi kuŝis en la boato, kiu remis al la insulo."

La boato remis? Ĉu 'remi' ankaŭ signifas 'moviĝi'? Kiu remis per remiloj? Ŝi ne povus remi, ĉar ŝi kuŝas, aŭ ŝi sukcesas fari tion en iu stranga maniero?

tommjames (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-23 10:43:16

Laŭ mi remi estas unu el tiuj verboj kiuj havas la sencon de kaj netransitiva kaj transitiva ago, depende de la kunteksto. ReVo markas tiajn verbojn per "[x]", rilate al transitiveco. Remi ne havas tiun signon en ReVo sed laŭ mi ĝi devus havi.

sergejm (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-23 11:23:08

Mi konsentas kun tommjames.
ReVo:rem/i
(ntr)
Movi ŝipon sur akvo, antaŭenpuŝante ĝin per speciala plata ligna ilo
anglaj
~i: row
NPIV skribas same.
Oxford dictionary:row
vt,vi
move (a boat) by using oars; carry or take in a boat with oars
'remi' estas definita per 'movi' kiu estas transitiva.
En rusa vortaro 'remi' ankaŭ estas markita netransitiva.
En tekstaro nur 2 uzoj el 36 estas transitivaj. Eble ilin skibis anglalingvano?
Ĉu eble estas pli bone por transitiva uzo uzi 'remigi', kiu estas sendube transitiva?
Ŝi kuŝis en la boato, kiu remis al la insulo.
Tio signifas:
Ŝi kuŝis en la boato, kies remistoj remis al la insulo.
Ĉu tio estas ĝusta uzo mi ne scias; sed oni ofte uzas similajn esprimojn, ekz. 'la generalo batalas' anstataŭ 'soldatoj en la armeo de la generalo batalas'

Belmiro (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-23 12:16:49

Ankaŭ en la portugala (remar) estas netransitva verbo.

Nur kiel kontribuaĵo:

Ĉu fakte boaton direkte “suferas” pro remado? Ŝajnas ke boato moviĝas ĉar io a iu remis (movigis remilojn aŭ alia aparato, sed ne movigis la boaton).

Ĉu mia pensado estas tro obtuza?

sergejm (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-24 04:27:59

Belmiro:Ankaŭ en la portugala (remar) estas netransitva verbo.
Ankaŭ en rusa lingvo 'грести' en signifo 'remi' estas netransitiva. Sed oni povas 'грести деньги (лопатой)' - 'remi monon (per ŝovelilo)'. Se 'remi' estus transitiva, estus pli logike se ĝia objekto estu 'akvo', ne 'ŝipo'. Ni jam havas en Esperanto similajn 'transitivajn' verbojn: 'iri vojon', 'plori larmojn'

horsto (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-24 20:13:28

Chainy:... ĉar oni remas per remiloj!
remi per remiloj estas kiel morta mortinto. Oni ne povas remi sen remiloj.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 06:24:41

horsto:
Chainy:... ĉar oni remas per remiloj!
remi per remiloj estas kiel morta mortinto. Oni ne povas remi sen remiloj.
Eble oni ja povas (malfacile) remi boateton ankaŭ per siaj brakoj, se oni perdis la remilojn!

Ĉevalo (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 06:43:32

sergejm: Sed oni povas 'грести деньги (лопатой)' - 'remi monon (per ŝovelilo)'.
Necesas diri "rasti monon".

Chainy (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 11:38:40

sergejm:
En tekstaro nur 2 uzoj el 36 estas transitivaj. Eble ilin skibis anglalingvano?
Ĉu eble estas pli bone por transitiva uzo uzi 'remigi', kiu estas sendube transitiva?
Remigi? Nu, povas esti, ke tio eblas, sed mi ne certas...

Ĉu 'remigi' ne sonus iom stranga en la jena frazo?:

"Ni remis mem, ĉar videble flatis al la aŭgustino, ke ŝian boaton remas ekskonsuloj, aŭ iliaj filoj."

La ekskonsuloj igas la boaton remi? Aŭ simple, oni devas diri tiun frazon tiel: "...ke en ŝia boato remas ekskonsuloj..."?

Chainy (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 11:40:42

sergejm:Mi konsentas kun tommjames.
Sed, ŝajnas, ke Tommjames opinias, ke verŝajne eblas uzi 'remi' kiel transitiva verbo en iuj kuntekstoj... Ĉu vi konsentas kun tio?

Reen al la supro