Al la enhavo

la juvelisto kaj la lernestro

de Genjix, 2010-aŭgusto-26

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 05:31:22

malgranda rakonto pri sekvas aliajn ulojn: ĉiutage juvelisto rigardis viron kiu haltis malantaŭ lian butikon. la viro ĉiutage ŝanĝis sian horloĝon de la horloĝo el la juvelistobutiko.

Iam, li demandis lin ke kial si faradis tion.
la viro respondis: "tiel mi povas blovi fajfilon posttagmeze por laboristoj ĉe la fabriko

juvelisto: "amuza ĉar mi ŝanĝis ĝin de la fajfilo ĉiutage!"

Miland (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 14:51:01

Bona ŝerco, kiu estas taŭga por la forumo "humoro". Jen sugesta korekto:

Juvelisto ĉiutage rigardis viron, kiu haltis malantaŭ lia butiko. La viro ĉiutage ĝustigis sian horloĝon laŭ horloĝo ĉe la juvelbutiko.

Iam la juvelisto demandis lin, kial li faris tion. La viro respondis: "Por ke mi blovu fajfilon ĝustatempe por laboristoj ĉe la fabriko."

La juvelisto respondis, "Amuze, ĉar mi ĝustigas la horloĝon laŭ la fajfilo ĉiutage!"

Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 19:19:44

Dankon por la korektadojn! Mi revuos tiun tiel mi plibonigos.

Reen al la supro