Al la enhavo

Kiel mi povas diri tiun

de Genjix, 2010-septembro-03

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-03 07:46:15

Kiel mi povas diri:
"this tool is supposed to be for builders"
Ĉi tiu ilo ... konstruistoj

Devus uzi? Aŭ estas ne sama?

Ĉi tiun ilon devus uzi konstruistoj.

Dankojn al ĉiuj.

oxymor (Montri la profilon) 2010-septembro-03 07:59:23

Mi dirus : "Ĉi tiun ilon devus uzi nur konstruistoj."

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-03 08:01:55

Mi parolas kun uloj en IRC kaj mi supozas ke 'supposed to' estas anglismo.

Ĉi ilo estas por konstruistoj.
Mi devas esti en renkonto

oxymor (Montri la profilon) 2010-septembro-03 08:06:54

Jes, "Ĉi tiu ilo estas por konstruistoj." ankaŭ taŭgas.

sudanglo (Montri la profilon) 2010-septembro-03 10:45:28

En Esperanto 'devi' havas iom vastan sencon.

Foje (en diversaj formoj) ĝi tradukiĝus en la anglan per 'must', 'have to' 'should' 'supposed to' kaj eble per aliaj esprimoj.

Por specifigi la sencon oni devas aldoni klarigan esprimon aŭ reformuli, sed ne ĉiam necesas, se ne estas danĝero de miskompreno.

Ne serĉu ekzaktan unuvortan ekvivalenton de 'supposed to' - traduku la sencon. Tamen 'devas/devis/devus' povas sufiĉi.

Ne forgesu ke, la en angla lingvo la verbo ofte portas tre specifan signifo-ŝarĝon. Tio estas karakteriza trajto de la angla lingvo.

Kiam oni lernas fremdan lingvon, unu el la aferoj al kiuj oni devas sin adapti estas la reformuligo de la esprim-maniero.

Ekz. 'You are supposed to heat the pasty for 25 minutes but ..' povas esti 'oni rekomendas ke oni varmigu dum 25 minutoj sed ..' aŭ 'laŭ la instrukcioj oni devus meti en la fornon por ....' aŭ 'Ĝi estas varmigota ...' ktp.

Reen al la supro