Al la enhavo

Disvastiĝo de la libroj en Esperanto

de Astero, 2010-septembro-08

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Astero (Montri la profilon) 2010-septembro-08 18:49:27

Mi estas komencanto de Esperanto kaj, post la unua interesa, nepra kaj baza amaso de gramatikaĵoj, nun mi volas eklegi esperantajn librojn, por pliboniĝi kaj enprofundiĝi en la kulturo. Do, mi estas serĉanta ĉiujn lokojn, kie mi povas aĉeti kaj pruntepreni ilin.

Mi estas ankaŭ pensanta pri pli malkaraj kaj ekologiaj alternativaj manieroj por akiri posedon de tiuj libroj, do mi konsideris interŝanĝon kaj pridiskuti ĝin kun aliaj esperantistoj. Ni konkludis, ke la plej bona maniero de aranĝi ĝin eblas uzi retan librokomunumon, vokitan aNobii, kion multaj el vi jam konas. Tie estas ankaŭ Esperanto-grupo, kie povus aliĝi ĉiuj lernantoj pri Esperanto kaj pri aliaj lingvoj, kiuj volas iel interŝanĝi siajn librojn. Ĝi povus okazi en la sama urbo aŭ esti bona preteksto por vojaĝi al alia urbo (lando?) kaj por ke la interŝanĝantoj interkonatiĝus. Ĝi povus ankaŭ kunligiĝis kun iuj eventoj, ekzemple esperantaj kunvenoj aŭ aliaj renkontiĝoj specife aranĝitaj.

Kion vi opinias?
Ĉu vi pensas, ke estas aliaj pli bonaj manieroj de diskonigi esperantajn librojn, krom la elektronikaj libroj?

(Bonvolu sendi al mi la korektojn je la gramatikaj eraroj)

Reen al la supro