Al la enhavo

La lingvo de la Ĉielo

de orthohawk, 2010-septembro-10

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

orthohawk (Montri la profilon) 2010-septembro-10 23:55:40

Dum la sovetiaj jaroj en Moskvo, KGB-ano vidis maljunulon sidantan sur benko ĉe la Ruĝa Placo, legantan libron pri hebrea lingvo. Li alvenis al viro kaj diris, "Oj, oldulo! Kial vi lernas hebrean?"
"Ĉiuj scias, ke en la Ĉielo oni parolas hebrean lingvon, la lingvon de Dio!"

--"Kaj se vi iros al Infero?"

--"Nu, mi jam parolas la rusan........"

Miland (Montri la profilon) 2010-septembro-11 15:58:39

orthohawk:KGB-ano .. diris, "Oj, oldulo! Kial vi lernas hebrean?"
Evidente la KGB-ano parolis ruse, ĉar li ne uzis la difinan artikolon!

maratonisto (Montri la profilon) 2010-septembro-11 19:12:42

du aliaj anekdotoj de soveta epoko:

Krokodilo dormas sur bordo de Nilo. Surprize ĝi komencas krii: vivu la partio komunista de Sovetunio, vivu la komunismo en tuta mondo! La krokodilino vekigis ĝin kaj diras: "mi diras ĉiam al ci: ne vespermanĝu komunistojn".
--------------------------------------------
La riĉa judo emigras el Sovetio en Israelon. La doganistoj trovis ĉe li kaŝitan oron, ĉion konfiskis kaj arestis ĝin. Ĉe Lia malriĉa konatulo oni trovis nur tri valizojn kun portretoj de estroj sovetaj.
Post unu monato oni lasis la riĉulon veturi al Israelo, sed sen posedaĵo. Kiam la eksriĉulo alvenis al Israelo, renkontis la konatulon en luksa aŭto kaj demandas:
- Kiel vi fariĝis riĉulo?
- Mi kreis pafejon.

dobri (Montri la profilon) 2010-septembro-13 15:34:02

orthohawk:Dum la sovetiaj jaroj en Moskvo, KGB-ano vidis maljunulon sidantan sur benko ĉe la Ruĝa Placo, legantan libron pri hebrea lingvo. Li alvenis al viro kaj diris, "Oj, oldulo! Kial vi lernas la hebrean?"
"Ĉiuj scias, ke en la Ĉielo oni parolas hebrean lingvon, la lingvon de Dio!"

--"Kaj se vi iros al Infero?"

--"Nu, mi jam parolas la rusan........"
Bonega ŝerco! Dankon!

sergejm (Montri la profilon) 2010-septembro-25 18:58:59

Judo elmigras el Soveta Unio en Izraelon.
En Soveta Unio. Donagisto demandas lin:
-Kio tio estas?
-Ne kio, sed kiu. Tio estas portreto de Lenin.
En Izraelo. Doganisto demandas:
-Kiu tio estas?
-Ne kiu, sed kio. Tio estas ora kadro.

sergejm (Montri la profilon) 2010-septembro-25 19:35:57

ĤATUL MADAN
(mallongigita kaj simpligita)
Juna judo enmigris en Izraelon el Soveta Unio. Kaj oni tuj lin rekrutas. Li ankoraŭ ne scias Ivriton bone, kaj rekrutiga kuracisto suspektas ke li estas cerbmalsana.
La kuracisto petas la knabon desegni arbon.
La knabon ne povas desegni bone, kaj li desegnas kverkon kaj katon sur ĉeno kiel en verso de Puŝkin:
Ĉe mara bordo izolita
Verdiĝas kverko. Ora ĉeno
Sur ĝi kaj kato instruita
Ĝin ĉirkaŭiras en promeno.
Ĝi iras dekstren - kaj kantadas,
Maldekstren - fablojn ĝi parolas ...
La kuracisto vidas: ui pendiĝis sur arbo.
Li suspektas, ke la knabo povas iĝi memmortigulo.
Li demandas:
- Kio ĝi estas?
La knabo ekmemoras ke en Ivrito 'kato' estas 'ĥatul' kaj 'sciencisto' estas 'madan' (en rusa lingvo ambaŭ 'sciencisto' kaj 'instruita' estas 'учёный') kaj respondas:
- Ĥatul madan.
La kuracisto ne komprenas, kial kato estas sciencisto kaj demandas:
- Kion ĝi faras?
- Kiam ĝi iras dekstren, - la knabo desegnas sagon dekstren, - ĝi kantas; kiam ĝi iras maldekstren, - kaj alia sago estas aldonata, - ĝi parolas fablojn.
La kuracisto nenion komprenas, kaj demandas sian sekretariinon, kiu ankaŭ enmigris el Soveta Unio:
- Kion la knabo desegnis?
- Ĥatul madan.
- Kial?
- Ĉu vi vidas sagojn? Ili signifas, ke kiam ĝi iras dekstren, ĝi kantas, kaj kiam ĝi iras maldekstren, ĝi parolas fablojn.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-septembro-28 12:37:16

maratonisto:......
- Mi kreis pafejon.
Pardonu, do mi ne komprenis la ... humuraĵon.

horsto (Montri la profilon) 2010-septembro-28 16:08:23

Eddycgn:
maratonisto:......
- Mi kreis pafejon.
Pardonu, do mi ne komprenis la ... humuraĵon.
Memoru la portretojn de la sovetaj estroj. okulumo.gif

arcxjo (Montri la profilon) 2010-septembro-28 21:45:19

Soveta ŝipo alvenis ĉe porto en Mozambiko. Rusa maristo staras sur ferdeko tenante la fiks-ŝnuron. Unu mozambikano rigardas lin.
- Djerĵi linu! - ordonas la maristo. La nigrulo ne respondas.
- Panimajeŝ pa ruski? - demandas la maristo.
La persono ne komprenas.
- Sprechen Sie Deutsch?
Neniun respondon.
- Do you speak English?
- Yes, I do!
- Ĥaraŝo! Nu, djerĵi linu!!!

Reen al la supro