Al la enhavo

Kion fari en Parizo?

de sudanglo, 2010-septembro-17

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2010-septembro-17 10:32:23

Mia fratino lastatempe diris al mi ke ŝi neniam veturis tra la tunelo sub la Markolo(inter Anglujo kaj Francujo) - kaj ŝi ŝatus tion fari antaŭ ol ŝi mortos.

Tamen ŝi hezitas, kvankam estus facile por ŝi trafi la trajnon el Londono, ĉar ŝi ne scias kion ŝi povus fari alveninte en Parizon.

Ŝi ne parolas bone france (sed mi povus helpi ŝin tiurilate) kaj tute ne parolas Esperante.

Kaj plua problemo estas ke ŝi ne povas longdistance marŝi - do volus eviti la kutiman turistan sin-trenadon.

Ĉu vi povas sugesti farindaĵojn por ŝia eventuala ekskurso - prefere aferojn en la ĉirkaŭaĵo de la internacia stacidomo en Parizo aŭ facile atingeblajn per publika transporto de tie.

Miland (Montri la profilon) 2010-septembro-17 11:19:47

Mi sugestas ke ŝi lernu guton de la franca. Mi aŭdis la kurson de Michel Thomas (sur KD) antaŭ ol mi vizitis Dijon antaŭ kelkaj jaroj. Krome, eble la filmo Paris, je t'aime liveros ideojn pri vidindaĵoj.

Matthieu (Montri la profilon) 2010-septembro-17 11:33:42

Kvankam mi ĉiutage iras al Parizo mi ne tre bone konas la vizitindaĵojn. Sed ŝi povus viziti la kutimajn turistaĵojn (turo Eiffel, Notre-Dame, ktp.), ĉu ne?

La transportoj ne estas problemo: la metroa reto estas densa (14 ĉefaj linioj) kaj estas ankaŭ multe da busoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-septembro-19 22:03:20

Mi supozas, ke la internacia stacidomo estas le Gare du Nord, kie alvenas la trajnoj de Britio.

Ne estas multe por viziti en la kvartalo mem, krom la Canal St Martin (promenado laù la Kanalo), au' iri piede g'is Montmartre (30' kaj s'tuparego au' funikulario por iri supren)

Prefere uzi RER (suburba rapida metroo). La linio B haltas en Gare du Nord. G'i iras g'is Chatelet-Les Halles (Kulturcentro Pompidou, kaj centra kvartalo de Parizo), St michel (Katedralo Notre-Dame, insuloj La Cite kaj St Louis kaj ankau' Latina (studenta) Kvartalo ) kaj Lu_xembourg (G'ardenoj du Lu_xembourg, kie estas la franca Senato).

La metroo sufic'e bone funkcias, kaj nun estas indikiloj, kiu diras kiom da tempo oni devas atendi. Facile haveblas mapoj de la publikaj transportoj. Ekzistas biletoj por senlima uzo dum unu au' du tagoj.

La Louvre estas interesa, malgrau' multeco da turistoj. Estas komerca parto en kiu oni povas trovi luksajn magazenojn sed ankau' librovendejojn kaj malmultekostajn restoraciojn.

Ankau' en la Opera kvartalo. La Operejo estas vizitebla (page) kaj apud estas la magazenoj Printemps kaj Galeries Lafayette. Nepre vizitu tie la tegmentajn platformojn de kie oni havas belegan panoramon al Parizo. Estas senpage.

Estas multaj aliaj aferoj vidindaj. Tio dependas de s'iaj s'atoj kaj de la tempo de s'ia vizito (nepre eviti turismajn ejojn dum la pinta periodo)

Ankau' s'i povas iri al sidejoj de France Esperanto kaj Sat Amikaro, sed prefere s'i antau'anoncu...

Reen al la supro