Al la enhavo

Plibonigi mian aŭskultadon

de Genjix, 2010-septembro-21

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-21 08:34:46

Mi ne ĝeniĝas paroli sed mi ne povas klarigi vortojn, kiun uloj parolas.

Kiel mi plibonigas mian aŭskultadon?

Nun mi faras 3 aferojn:
- Aŭskultas esperantajn muzikojn
- Parolas al aliaj ĉe kaj reala kaj interreta mondo
- Memoras pli da vortoj

Dankon

super-griek (Montri la profilon) 2010-septembro-21 08:50:30

Ĉu estas same malfacile al vi kompreni ĉiajn homojn kiuj parolas Esperante? Aŭ ĉu viaj problemoj rilatas nur al homoj kun akĉentoj nekutimaj por vi?

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-21 09:29:10

Mi malfacile komprenas aliajn esperantistojn eĉ tiuj de sama lando kiel mi. Sed mi facile parolas.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-septembro-21 09:40:37

Genjix:Mi ne ĝeniĝas paroli sed mi ne povas klarigi vortojn, kiun uloj parolas.

Kiel mi plibonigas mian aŭskultadon?

Nun mi faras 3 aferojn:
- Aŭskultas esperantajn muzikojn
- Parolas al aliaj ĉe kaj reala kaj interreta mondo
- Memoras pli da vortoj

Dankon
Aŭskultu RV kaŭ VV, kaŭ aliaj

Laŭ mi pli bonas ol muzikoj por trejni viajn orelojn, ĉar en kantoj oni plizorgas pri melodio kaj ritmo ol pri bona prononco. Estas kelkaj kantoj (Ea, angla, eĉ franca) kiun mi daŭre malfacile komprenas, kvankam la parolado ne tiom malfacilas.

sudanglo (Montri la profilon) 2010-septembro-21 20:08:13

Je la etapo kiun vi atingis ĝis nun, mi dubas ke, multe helpos vian komprenon de la parolata lingvo la aŭskultado de Esperanto je normala konversacia rapideco.

Vi devas ankoraŭ ekzerci vin pri la gramatiko kaj vastigi vian konon de la vortaro.

Kiam oni aŭskultas parolatan lingvaĵon, oni pli rekonas kio estas dirata ol efektive aŭdas ĝin. Malgraŭ tio ke, kiam oni bone konas la lingvon oni havas la impreson ke oni aŭdas ĉion.

Vi povas rimarki tion aŭskultante la radion aŭ televidon en la angla (via denaska lingvo).

Se oni uzas vorton kiun vi neniam antaŭ konis, tiam estas malfacile diri ekzakte kiu estas tiu vorto.

Do, ju pli vi bonigas vian konatecon kun la frazstrukturoj kaj la vortaro de Esperanto, des pli facile vi aŭdos la lingvon.

novatago (Montri la profilon) 2010-septembro-22 08:00:34

sudanglo:Se oni uzas vorton kiun vi neniam antaŭ konis, tiam estas malfacile diri ekzakte kiu estas tiu vorto.

Do, ju pli vi bonigas vian konatecon kun la frazstrukturoj kaj la vortaro de Esperanto, des pli facile vi aŭdos la lingvon.
Sudanglo tute pravas. Krome, Genjix kian urĝon vi havas? Se vi legas kaj aŭskultas Esperanton, iom post iom vi pli bone komprenos ĝin. Ne volu kompreni ĉion post unu semajno ĉar tio ne eblas.

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro