Al la enhavo

Ĉu preni aŭ kunpreni fotilon?

de Andreo Jankovskij, 2010-septembro-25

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2010-septembro-25 21:41:37

http://www.ukrainio.org.ua/dosieroj/ulej/ijk/IJK...

Ĉu preni aŭ kunpreni fotilon?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-septembro-26 04:45:37

Saluton!

Andreo Jankovskij:http://www.ukrainio.org.ua/dosieroj/ulej/ijk/IJK...

Ĉu preni aŭ kunpreni fotilon?
Nek nek. rideto.gif

La vorto kunpreni estas laŭvorta traduko de la germana kunmetaĵo mitnehmen.

Sed por esprimi la celatan sencon en Esperanto mi uzus kunporti.

Kolonjano

sergejm (Montri la profilon) 2010-septembro-26 06:24:52

KoLonJaNo:La vorto kunpreni estas laŭvorta traduko de la germana kunmetaĵo mitnehmen.

Sed por esprimi la celatan sencon en Esperanto mi uzus kunporti.

Kolonjano
La senco iom alia: preni kaj poste kunporti estante preta foti tuj.
Kunpreni estas mallongitiga rusa (kaj eble ukraina) esprimo, laŭvorte tradukata preni kun si.
Devizo de rusa TV-elsendo "Mem al si reĝisoro" estas "Mi ĉiam kun mi prenas videokameraon"*; ĉi tie oni povus uzi 'kunportas'; sed por unufoja ago gravas 'preni'
*Estas ŝerca devizo de la spektantoj: TV-elsendo, kie por ekhavi videokameraon oni devas jam havi videokameraon - tiu, kiu sendis la plej bonan filmeton, ricevas videokameraon.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-septembro-26 07:31:36

Saluton!

sergejm:
KoLonJaNo:La vorto kunpreni estas laŭvorta traduko de la germana kunmetaĵo mitnehmen.

Sed por esprimi la celatan sencon en Esperanto mi uzus kunporti.

Kolonjano
La senco iom alia: preni kaj poste kunporti estante preta foti tuj.
Nu, se mi irus al IJK, mi certe prenus la fotilon de iu loko en mia loĝejo kaj poste kunportus ĝin krom miaj valizo|dorsosako|... al Ukrainujo kaj surloke ĉien, kie mi povus renkonti ion fotindan. rideto.gif

sergejm:Kunpreni estas mallongitiga rusa (kaj eble ukraina) esprimo, laŭvorte tradukata preni kun si.
Certe oni volas allogi ne nur rus|ukrainlingvanojn kaj tiucele uzi rus|ukrainecan Esperanton, ĉu? okulumo.gif

Kolonjano

Miland (Montri la profilon) 2010-septembro-27 16:32:28

Se la senco estus "Ne forgesu vian fotilon hejme!", mi uzus "Nepre alportu vian fotilon!" Oni nepre paku ĝin, sed sufiĉos ke ĝi estu en la valizo.

Aliflanke, se la senco estus "Havu ĉemane la fotilon dum la ekskurso por fari foton de NIFO", mi uzus "Kunportu la fotilon!"

Chainy (Montri la profilon) 2010-oktobro-13 12:21:33

KoLonJaNo:La vorto kunpreni estas laŭvorta traduko de la germana kunmetaĵo mitnehmen.
Jes, kaj ŝajne estas tute ĝusta esprimo ankaŭ en Esperanto - ReVo kaj NPIV2002 donas ekzemplojn de tia uzado.

Do, mi ja dirus "Mi kunprenis fotilon'.

Rogir (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 13:25:50

Kunpreni signifas, ke vi forprenas ion de ie, havonte ĝin kun vi.

Kunporti signifas, ke vi havas ion kun vi, kun la intenco ĝin kunhavi en la celata loko.

Budhano (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-25 07:07:08

Miland:Se la senco estus "Ne forgesu vian fotilon hejme!", mi uzus "Nepre alportu vian fotilon!" Oni nepre paku ĝin, sed sufiĉos ke ĝi estu en la valizo.

Aliflanke, se la senco estus "Havu ĉemane la fotilon dum la ekskurso por fari foton de NIFO", mi uzus "Kunportu la fotilon!"
Mi preferas uzi "kunporti", kvankam mi agnoskas, ke "kunpreni" estas pli bona ol "preni" ĉitie en la frazo.

Reen al la supro