Al la enhavo

Soveta bestoĝardeno

de Miland, 2010-septembro-29

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2010-septembro-29 12:46:30

Soveta bestoĝardeno importis krokodilon. La zorgisto diras 'Bone. Nun vi estas Soveta krokodilo. Gavariete vuj pa-ruski?'
La krokodilo respondas 'I don't understand.'
Zorgisto: 'Diable, ne uzu kapitalisman lingvon ĉi tie! Almenaŭ uzu Esperanton!'
Krokodilo (malĝoje): 'Sed ne estus nature por mi.. malgajo.gif '

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-septembro-29 12:59:22

Tiu certe estis florida krokodilo. Ili ne ŝatas lerni lingvojn...
Eble brazila krokodilo estis pli multelingvema!

PS: Ĉu la krokodilo formanĝis la zorgiston?

Ianna (Montri la profilon) 2010-septembro-30 11:30:22

Eddycgn:Tiu certe estis florida krokodilo. Ili ne ŝatas lerni lingvojn...
Eble brazila krokodilo estis pli multelingvema!

PS: Ĉu la krokodilo formanĝis la zorgiston?
Neebla! En Brazilo ne ekzistas krokodiloj, nur aligatoroj.
Ĉu vi konas Pantanalo? rideto.gif

Miland (Montri la profilon) 2010-septembro-30 12:53:46

Eddycgn:PS: Ĉu la krokodilo formanĝis la zorgiston?
Bedaŭrinde, la zorgisto faris grandan eraron. Li diris al la krokodilo, "Vi memoru ekde nun, ke sub komunismo ĉiu manĝaĵo estas porciumata. Ne-eblas simple diri "mi volas tiun aŭ ĉi-tiun."
Tamen la sekvan tagon la krokodilo, forgesinte tion, diris al la zorgisto "Por manĝo mi volas viandon, kaj ĝi estu sufiĉe bone tranĉita." La zorgisto respondis ŝerce "Certe. Alprenu al mi la viandon kaj mi tranĉos tiun tiel bone kiel vi volas!" Kaj li ridis kaj turnis sin por ekiri for.
Nu, ĉu ni miru je lia malĝoja fino?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-06 21:54:17

Ianna:Neebla! En Brazilo ne ekzistas krokodiloj, nur aligatoroj.
Ĉu vi konas Pantanalo? rideto.gif
Ne, mi ne konas Pantanalo... Mi konas Salvadoro de Bahia, tre bela!

Ĉu la aligatoroj parolas portugale?
"Olà, rapariga, quero comerte"...
Korekte?

@Miland
La malriĉulo!

Reen al la supro