Al la enhavo

Kiel oni krias esperante kiam kolerega ?

de zan, 2010-oktobro-02

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-02 01:19:31

Kiam vi estas kolerega kaj volas minace krii al tiu, kiu kolerigis vin, kiel vi krias esperante? Por ke la alkriito timiĝu.

Tamen, mi neniam uzu tian krion en la forumo. okulumo.gif

sudanglo (Montri la profilon) 2010-oktobro-02 11:52:25

Diru pluan vorton pri tiu temo kaj vi sentos mian pugnon en via buŝo.

Fek! Vi sentaŭga japanaĉo. Ne plagu min kun viaj stultegaj demandoj.

He, nano-mensulo! Ĉu vi ne komprenas ke nur ĝentilaj kaj toleremaj homoj parolas Esperanton. For, kun via obsedaĉo pri kiel sakri kaj krude paroli.

Ĉu vi timas jam pro mia kolero?

Kompreneble Zan la respondo varios laŭ la cirkonstancoj. Tamen vi tute prave identigis malforton je Esperanto. Kiel mi ofte diris, ĝis kiam krudaj homoj parolos la lingvon, ni ne havos esprimojn tiel fortajn kiel en la naciaj lingvoj.

zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-04 00:16:36

Dankon al sudanglo. Mi sufiĉe ofendiĝis pro viaj vortoj. okulumo.gif

En japana lingvo estas unu krio, kiun iu ajn povas uzi ĉiukaze.(aŭ krude aŭ ŝerce) "Kora~!"
Ĉi tiu krio signifas koleron, sed ne tro ofendas aldiriton.

Ĉu ne ekzistas esperante ĉi tiaj oportunaj vortoj? Se ne, mi rekomendas krei tian novan vorton por ke Esperanto pli riĉiĝu.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-oktobro-04 04:59:43

zan:Dankon al sudanglo. Mi sufiĉe ofendiĝis pro viaj vortoj. okulumo.gif

En japana lingvo estas unu krio, kiun iu ajn povas uzi ĉiukaze.(aŭ krude aŭ ŝerce) "Kora~!"
Ĉi tiu krio signifas koleron, sed ne tro ofendas aldiriton.

Ĉu ne ekzistas esperante ĉi tiaj oportunaj vortoj? Se ne, mi rekomendas krei tian novan vorton por ke Esperanto pli riĉiĝu.
Ĉu vi serĉas ion kiel fek!ve!?

sudanglo (Montri la profilon) 2010-oktobro-04 08:59:50

Zan, ni cerbumis pri tio, ĉu ni angloj havas unu solan vorton por montri koleron, kiun oni povas uzi en ĉiuj cirkonstancoj, kaj mi konkludis ke ne. Tamen ni havas kelkajn.

Same, ankaŭ en la franca lingvo mankas unu tia vorto, mi kredas. Eble franco kontraŭdiros min.

En la angla, ni havas multajn krudajn kaj malĝentilajn esprimojn kun la senco de 'Malaperu'. Kaj ni anglalingvanoj havas abunde malestimajn esprimojn por nomi la personon al kiu oni parolas.

Paradokse, en angla kulturo oni foje ankaŭ povas vere distancigi iun, kaj montri malaprobon per la uzo de tre formala lingvaĵo.

Eble pli sperta japana Esperantisto povas helpi vin pri la traduko de 'Kora'. Ĉu tiu vorto havas konkretan signifon?

Por elkrio de doloro, kiam oni akcidente frapas la dikfringron per martelo, mi pensas ke la Esperanta interjekcio estas 'Aj!'.

Kiam oni ĉagreniĝas pro iu situacio, eble Esperantistoj dirus 'Fek!' aŭ 'FikFek! - se, ekzemple, oni kuregis por trafi trajnon kaj tamen ne sukcesis.

Kiel mi diris, certeco sur tiu kampo devas atendi pli vastan uzadon de la lingvo fare de homoj de ĉiuj klasoj.

novatago (Montri la profilon) 2010-oktobro-04 18:24:21

zan:Kiam vi estas kolerega kaj volas minace krii al tiu, kiu kolerigis vin, kiel vi krias esperante?
Iu, mi ne memoras kiun, iam diris:
"Ne gravas kiom da lingvoj iu kapablas paroli; kiam oni volas sakri pro kolero, ĉiam oni uzas la denaskan lingvon"

Laŭ mi, tio estas vera.

Ĝis, Novatago.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2010-oktobro-04 18:38:17

Ĝuste, tute serioza difino de "gepatra lingvo" diras, ke tio estas la lingvo, en kiu oni sonĝas, sakras kaj preĝas.

Rilate la komencan demandon: Ni samideanoj ja ĉiuj estas amikoj. okulumo.gif

zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-05 07:46:46

sudanglo:Eble pli sperta japana Esperantisto povas helpi vin pri la traduko de 'Kora'. Ĉu tiu vorto havas konkretan signifon?
Mi komprenis, ke eŭropanoj divers-maniere laŭ la cirkonstanco krias aŭ fek! aŭ ve! aŭ aj! Kiam ili forte koleras, ili eldiras diversajn kiel eble plej krudajn esprimojn.
Esperante oni preferu imiti eŭropan manieron, mi supozas.

Pri la fonto de "Kora": Laŭ iu opinio, "kora" devenas de "kore", esperante "ĉi tiu". Oni eble diris kolere: "ĉi tiu(vi), kion vi faras? Ne faru tiel!"
Interese, ke japana "Kora" estas esperanta bona vorto. Koran dankon al ĉiuj. rideto.gif

sudanglo (Montri la profilon) 2010-oktobro-05 10:06:26

Zan, mi trovis ĉi tion serĉante la Reton.

Kora: Informal term meaning "hey!" or close to "listen here!" and is used to get someone's attention in a rough tone.

Mi tradukas: Kora - familiara vorto kun la signifo 'He' aŭ proksima al 'Aŭskultu' - uzata por altiri atenton per malĝentila tono.

Si tio ĝustas, tiam mi dirus ke la ekvivalento en Esperanto estas 'He! ulo' (angle oni dirus 'Oi! You')

zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-06 09:09:17

sudanglo:'He! ulo' (angle oni dirus 'Oi! You')
Bone! Mi konsentas ke 'He, ulo!' estas proksima al japana 'ĉi tiu(vi)!', t.e. originala formo de 'kora'.
Elkore dankon pro via sincera konsilo. rideto.gif

Reen al la supro