Al la enhavo

La Tangramo

de Miland, 2010-oktobro-05

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2010-oktobro-05 19:48:52

La Tangramo estas enigmo inventita en pra-Ĉinio. Ĝi estas kvadrato dividita en sep pecojn. Vikipedio havas etan artikolon.

Ĝi estis tre populara en Eŭropo dum la 19-a jarcento pro tio, ke dimanĉe la katolika eklezio malpermesis kelkajn amuzaĵojn, sed ne la tangramon!

Estis libroj pri ĝi en la germana, la itala kaj la angla.

Ĉu estas libroj en Esperanto? Mi ne scias. Bonvolu skribu se vi scias!

Se vi konas pri libroj en via lingvo, aŭ alia interesa informo, sciigu nin!

En la angla (eble tradukita el la nederlanda) estas libro de Joost Elffers. Ankaŭ estas originalaj anglalingvaj libroj de Jerry Slocum (en nia jarcento) kaj Sam Lloyd (en la 19a). Jen [url=http://www.puzzlechoice.com/pc/Tangramx.html
]reta versio[/url].

Eblas aĉeti plastajn aŭ lignajn tangramojn el ludovendistoj, aŭ per la interreto. Eblis aĉeti lignan tangramon en eta tuksako je la germana kristnaska bazaro en Birminghamo. La budoj venis el Frankfurto, do mi estas certa, ke ĝi aĉeteblas tie!

galvis (Montri la profilon) 2010-oktobro-06 16:07:35

Tie ĉi en Venezuelo La Tangramo estas populara ludo. Oni povas aĉeti ludojn el ligno, plasto aŭ aliaj materialoj.
La libroj pri teknika desegno instruas hispane kiel ĝin fari.
Kiam mi instruis geometrian desegnon en gimnazio, mi farigis ke la gelernantoj konstruu siajn proprajn tangramojn faritajn el kartono.
Tiel ili povis lerni multajn geometriajn konceptojn agrable kaj je interesa maniero.

Miland (Montri la profilon) 2010-oktobro-06 16:57:43

galvis:..ili povis lerni multajn geometriajn konceptojn agrable kaj je interesa maniero.
Tre interese. Mi legis ie ke oni povas pruvi la teoremon* de Pitagoro per la tangramo! Ĉu iu ajn scias pri tio?

*La kvadrato sur la hipotenuzo de ortangula triangulo egalas al la sumo de la kvadratoj sur la aliaj du lateroj.

galvis (Montri la profilon) 2010-oktobro-14 00:33:58

Miland skribis :
La kvadrato sur la hipotenuzo de ortangula triangulo egalas al la sumo de la kvadratoj sur la aliaj du lateroj.
Per kvadrato kies lateroj estas 3-4-5 rezultas facile fari la pruvon ; sed kun la partoj de tangramo konstrui ortangulan triangulon laŭ tian proporcion estas malfacile. Aŭ malebla ?

Miland (Montri la profilon) 2010-oktobro-14 13:31:36

galvis:la partoj de tangramo konstrui ortangulan triangulon laŭ tian proporcion estas malfacile. Aŭ malebla ?
Eble vi pravas, se temas pri le ĝenerala kazo. Tamen, eblas formi duongrandaj kvadratoj (unu el la du plej grandaj triangulaj pecoj, kaj la dua el la ceteraj kvin pecoj). La sumo de ĉi tiuj du kvadratoj egalas al la origina kvadrato, farita el ĉiuj sep pecoj. Tiel eblas pruvi specialan kazon de la teoremo.

Reen al la supro