Al la enhavo

Gefrateco de homaro - la rolo de Esperanto

de palaman, 2010-oktobro-06

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

palaman (Montri la profilon) 2010-oktobro-06 09:42:35

Mi volas prezenti al vi mian mesaĝon el rusa esperantista forumo.
Eble, tio ŝajnas al vi interesa!

"leoniĉjo":Mi estas tute senscia pri tio, kion oni kutime konsideras ne-koincido de tradicioj kaj kion herezo; en Esperantujo, mi supozas, por sekvantoj de unu tradicio la sekvantoj de alia tradicio estas gefratoj.
Certe, kara!
Homoj povas esti gefratoj almenaŭ dusence.

1) Ni ĉiuj estas parencoj, gefiloj de unu prahomo - pri tio neniu dubas, nek kredantoj, nek eĉ nekredantoj. Kredantoj kredas je Adamo-praulo, nekredantoj kredas je milionjaroj, dum kiu ĉiuj homoj multfoje miksiĝis sange.

2) Homoj, kiu havas unu religian kredon, estas gefratoj duasence. Tiu frateco estas spirita, ne sanga, tamen ĝi estas kutime eĉ pli forta. Tamen tia frateco samtempe dividas homaron je diferencaj aroj akorde de diferencaj kredoj.
Ne-koincido de tradicioj tute ne gravas, se ni parolas pri "herezoj". Gravas diferenco pri la kredoj. Ĉar tiu, kiu kredas Dion alie, kredas Dion alia. Do, tiu kredas Dion alian.
Bedaŭrinde, katolikoj kaj ortodoksuloj kredas Kriston alie. Tio estas videbla, ekzemple, el la diferenco inter katolikaj kaj ortodoksaj ikonoj. La diferenco estas klare videbla kaj eĉ parte komprenebla por ĉiu sentiva homo.

Tamen difernco de kredoj tute ne nuligas sangan gefratecon inter ĉiuj homoj! Kaj Esperanto estas (permesu diri) informacia esprimo de tiu sanga frateco.
Ni ĉiuj estas gefratoj - diferencaj kredantoj kaj eĉ tute nekredantoj! - do ni ĉiuj amu unu la allian. Permesu al ĉiu serĉi iun propran eksplikon de la gefrateco - tamen la gefrateco mem estas memkomprenebla fakto, kiu ne postulas eĉ ajna ekspliko. Esperanto nur helpas klare senti la fakton senpere de iu ajn teorio!
Esperantujo estas homa aro havanta specifikajn ecojn: en Esperantujo homoj estas kredanto, esperanto, amanto.
Jes! Pludire: ĉiu homo estas kredanto, esperanto, amanto laŭ sia propra homa naturo, eĉ ekster Esperantujo. Esperantujo estas nur loko, kie oni povas ekkoni la nuro de homa naturo. Ni ĉiu estas iu unuo; diferencaj lingvoj malhelpas eksenti la fakton. Peko ankaŭ malhelpas ek seni ĝin. Ĉar peko kripligas la naturon homan, proksimigante ĝin al naturon bestan kaj bildon diablon.
Tiumaniere la nacia diferenco kaj peko similas unu al la alia - kvankam la diferenco mem ne estas peko.
En Esperantujo oni povas vidi la bildo de unua unueco inter homoj, kio estas nura unueco de homa naturo.
(Cetere, la peko malbonefikas ankaŭ en Esperantujo, tio rezultas multajn disiĝojn en ĝi - ekzemple, disiĝo inter kredantoj kaj nekredantoj... Bedaŭrinde - kredo, espero, amo ne ĉiam superas ĝin.)

mihxil (Montri la profilon) 2010-oktobro-06 11:02:49

palaman:1) Ni ĉiuj estas parencoj, gefiloj de unu prahomo - pri tio neniu dubas, nek kredantoj, nek eĉ nekredantoj. Kredantoj kredas je Adamo-praulo, nekredantoj kredas je milionjaroj, dum kiu ĉiuj homoj multfoje miksiĝis sange.
Mi samopinias sed ne kun tio ke ni ĉiuj estas la 'gefiloj de unu prahomo'. Neniam estis tempo dum kiu estis nur unu homo kiu nin ĉiujn praavas. Ĉiam temis pri grupoj de individuoj. Ne tute estas maleble ke finfine ni estas pranepoj de nur unu sola individuo, sed tiu individuo certe ne estis homo.

Se vi volas ni povas tiel diri ke ni estas parencoj, do 'gefratoj', sed tio estas ne pli ol 'bela' maniero por diri ke ni estas interparencaj.

Oni ankaŭ povas diri ke havo de sama hobio aŭ sama kulturo aŭ sama ajno iel igas onin 'gefratoj'. Sed ni ankaŭ povus diri ke ni estas simple 'amikoj', aŭ samhobianoj aŭ -Ho!- eĉ 'samideanoj', aŭ uzi aliajn vortojn. Mi ne pensas ke ni devas serĉi pli en tiuj samhavoj ol ke vere troviĝas.

Genjix (Montri la profilon) 2010-oktobro-06 18:08:12

mihail pravas, Ĉiuj vivantoj havas unu lastan pra-parencon. Genoj ne povas moviĝi horizonten trans speciojn.

Sed mi trovas tiun kiu proponas ke nia dividita praparenco loĝas antaŭ nur ĉirkaŭ 10 mil jaroj

http://en.wikipedia.org/wiki/Most_recent_common_an...

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-09 19:38:42

Mi kredas ke ni estas gefratoj ankaŭ kun simioj, birdoj, fokoj, fiŝoj, insektoj, ĉiuj animaloj, ĉeestantaj kaj pasintaj, dinosaŭroj, pterodaktiloj ktp.
Ni ĉiuj devenas el la origina bakterio, kiu formiĝis en la maro eble antaŭ 60 milionoj da jaroj...

lango.gif

mihxil (Montri la profilon) 2010-oktobro-09 21:45:47

Eddycgn:Ni ĉiuj devenas el la origina bakterio, kiu formiĝis en la maro eble antaŭ 60 milionoj da jaroj...*
Tiu Adamulo vivis antaŭ multe pli longa tempo kompreneble. Minimume antaŭ 3000 milionoj da jaroj.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-10 22:56:57

miĥil:
Eddycgn:Ni ĉiuj devenas el la origina bakterio, kiu formiĝis en la maro eble antaŭ 60 milionoj da jaroj...*
Tiu Adamulo vivis antaŭ multe pli longa tempo kompreneble. Minimume antaŭ 3000 milionoj da jaroj.
Jes, vi pravas. La tero ĉeestas ek de 4500 milionoj da jaroj, mi legis.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-oktobro-10 23:03:26

Mi havas unu fraton kaj du fratinojn, kaj ni sufiĉe bone interkomunikiĝas per la franca...

palaman (Montri la profilon) 2010-oktobro-12 16:34:06

Senegaùlo:Mi havas unu fraton kaj du fratinojn, kaj ni sufiĉe bone interkomunikiĝas per la franca...
Ĉu Esperanto do superfluas por vi?

Miland (Montri la profilon) 2010-oktobro-14 17:54:48

Ĉu homoj havas unu prapatron temas pri genetiko, ĉu pruvebla aŭ ne. Sed eĉ se jes, tio ne sufiĉos krei fratecon inter komunumoj. Necesas la efikigo de la "interna ideo" de Zamenhof. Kion legintoj opinias pri la libro de Korĵenkov Mi estas homo?

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-oktobro-14 20:10:01

palaman:
Senegaùlo:Mi havas unu fraton kaj du fratinojn, kaj ni sufiĉe bone interkomunikiĝas per la franca...
Ĉu Esperanto do superfluas por vi?
Temante pri gefratoj, jes. Mi tute ne povus alparoli ilin en esperanto, kaj same rilate amikojn, kaj se mi faros, mi riskos perdi ilian amikecon...

Reen al la supro