Al la enhavo

Demandoj pri Gerda Malaperis

de fat-tony, 2010-oktobro-06

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

fat-tony (Montri la profilon) 2010-oktobro-06 13:13:57

Mi ĵus finis leĝi la romanon "Gerda Malaperis" kaj, kiel kelkaj personoj ĉi tie jam
scias, post la lasta ĉapitro Piron skribas ke "en la rakonto grava kontraŭdiro troviĝas."
Kiam mi estis leginta ĝin, mi jam rimarkis ke la rakonto enhavas plurajn erarojn do ĉu mi
devas releĝi ĝin por troviĝi iun "kaŝitan signifon" aŭ ĉu la rakonto fakte sensignifa?
Ankaŭ, ĉu vi opinas ke unu rakonto kun multaj kontraŭdirioj estas bona maniero por
lernado? Laŭ mi opinio, ne estas bona ideo por kompliĝi la rakonton ĉar povas
malentuziasmiĝi kaj konfuzi la lernanton.

Miland (Montri la profilon) 2010-oktobro-06 15:38:18

Saluton! La kontraŭdiro estas bone konata. Ĝi troviĝas kaj en la libro kaj en la filmo bazita sur la libro.

Antaŭ kelkaj jaroj mi korespondis kun la aŭtoro (bedaŭrinde li forpasis en 2008). Li klarigis ke li decidis lasi la eraron pro tio, ke li eltrovis ĝin tro malfrue por malhelpi eldonon, kaj estas bona ekzerco por la leganto!

Mi donu al vi indikon: la kontraŭdiro ne estas subtila afero. Ĝi temas ne pri la trezoro, sed pri Gerda mem. Bonan ŝancon trovi ĝin!

Reen al la supro