Al la enhavo

Nova Vorto

de Charlie, 2007-aprilo-28

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Charlie (Montri la profilon) 2007-aprilo-28 22:53:17

Antaŭ nelonge mi ektrovis la vorton 'strangulujo' dum mi aŭskultis muzikon. Ĉu iu scias kion signifas tiun vorton ?

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-28 23:03:30

Strangulujo: It could be a gathering of strange people; a freaks bunch. demando.gifdemando.gifdemando.gif

Jev (Montri la profilon) 2007-aprilo-29 10:27:12

Charlie:Antaŭ nelonge mi ektrovis la vorton 'strangulujo' dum mi aŭskultis muzikon. Ĉu iu scias kion signifas tiun vorton ?
Eble temas pri lando de stranguloj. Sed mi ne certas pri tio, ĉar mi ne aŭdis la kanton.

Andybolg (Montri la profilon) 2007-majo-01 14:48:52

-strang-
+
-ul- (La tuta Esperanto)
+
-uj- (La tuta Esperanto
=
ia ujo de strangaj homoj?

Eble estus pli facile, se ni vidus la tutan frazon.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-01 16:23:39

Charlie:Antaŭ nelonge mi ektrovis la vorton 'strangulujo' dum mi aŭskultis muzikon. Ĉu iu scias kion signifas tiun vorton ?
Mi ne dubas, ke tio estas ia arbo, sur kiu kutime pendas stranguloj. rideto.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-01 17:11:51

Terurĉjo:
Charlie:Antaŭ nelonge mi ektrovis la vorton 'strangulujo' dum mi aŭskultis muzikon. Ĉu iu scias kion signifas tiun vorton ?
Mi ne dubas, ke tio estas ia arbo, sur kiu kutime pendas stranguloj. rideto.gif
La ujo estas io vazo, tenujo, en kio(n) oni enmetas ion, ĉu ne ? La ujo enhavas la strangulojn.

Charlie (Montri la profilon) 2007-majo-02 07:37:03

Dankon al ĉiuj pro viaj respondoj. Mi komprenas la individuajn partojn de la vorto, sed ne la tutan signifon. La tuta frazo estas "Via patrino foras en stranguluj'"
Mi antaŭĝojas ajnajn sugestojn.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-02 10:23:27

Sendube temas pri la lando de strangaj homoj. Jev absolute pravis.

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-02 19:10:33

Terurĉjo:Sendube temas pri la lando de strangaj homoj. Jev absolute pravis.
Sed kie estas tiu lando ? Min interesas.

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-02 19:42:23

Mielo:Sed kie estas tiu lando ? Min interesas.
En la cerbo de tiu persono, kiu verkis la kanton. rido.gif

Reen al la supro