Al la enhavo

Esperanto - la lingvo por Eŭropa.

de Martin_D_Ing, 2010-oktobro-14

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 12:02:30

sudanglo:
Alia afero estas ke, dum la francoj volas sian lingvon protekti, kaj preskaŭ ĉiuj eksterland-devenaj TV programoj estas dublitaj (en la francan), ni angloj elsendas fremdajn filmojn en la originala lingvo (kompreneble kun anglaj subtitoloj).
En la germanlingvaj landoj, oni kutime dublas eksterlandajn filmojn, sed laŭ mi ne el emo protekti la lingvon, sed ĉar por la spektantoj estas pli facile kaj pli naturece aŭdi la homojn fakte paroli ol nur legi.

Ankaŭ, mi legis, ke anglalingvanojn tre ĝenas, kiam la lipmovado de la aktoroj ne konvenas al la sono de la parolado. Ni germanlingvanoj fakte eĉ ne rimarkas tion, kiam ni spektas dublitan filmon!

sudanglo:Neniam la angla lingvo hezitas prunti/ŝteli de aliaj lingvoj, se iu vorto aŭ esprimo sentiĝas kiel utila. [Mezklera anglo metus en sian parolon francajn esprimojn eĉ sen ŝangi la prononcon.]
Ankaŭ la germana iom pruntis fremdlingvaĵojn, nuntempe tre multajn el la angla lingvo (do kunekzistas downloaden kaj herunterladen por "elŝuti", User kaj Benutzer por "uzanto", ktp.). Sed ĝenerale ni emis sekvi la regulojn de la vortfarado. Do, ni ne pruntis la anglajn globalize kaj globalization rekte, sed nur globalize kiel globalisieren kaj de tio formis Globalisierung.

sudanglo:La angla estas probable la plej riĉa lingvo de la mondo rilate sian vort-trezoron.
Ankaŭ mi pensas tion. Por ekstreme multaj konceptoj la angla havas kaj ĝermanan kaj latinidan radikon.

sudanglo:Se la gramatiko de la angla ŝajnas tre simpla al komencanto, kompare kun tiu de aliaj Eŭropaj lingvoj, tamen la lingvo certe ne estas facila por ne-denaskuloj.
Gramatike, la angla estas relative facila, kompare al aliaj naciaj lingvoj. Ĝi havas facilan konjugacion, neniujn kazojn, ĉiam-saman vortordon, kaj tiel plu.

La malfacileco de la angla kuŝas ĉefe en tio, ke la skribo ne konvenas al la elparolo. Oni elparolas la du frazojn I won two ewes kaj Aye, one to use kiel /aj ŭan tu juz/, kvankam ili estas ekstreme malsame skribitaj!

Kaj watch out for meat and great and threat, they rhyme with suite and straight and debt. okulumo.gif

Krome, iuj vortoj ŝajnas rilataj, sed havas malsaman radikon: pronounce signifas "elparoli" kaj pronunciation signifas "elparolo". Mi almenaŭ unu fojon misskribis *pronounciation ...

sudanglo:La lingvo estas plenŝtopita de idiotisimoj, kaj la abundaj preskau-sinonimoj havas severajn limigojn pri la kuntekstoj en kiuj ili povas esti uzataj.
Mi supozas, ke estas simile en aliaj lingvoj. Tio ne ŝajnas al mi specialaĵo de la angla.

Koncerne vian plendon pri nedenaskuloj misuzantaj la anglan, mi fojfoje ĝojas, ke la germana ne fariĝis internacia lingvo - alie ĉiuj komencis uzi la lingvon fuŝege kaj malaperus ĝiaj specialaĵoj!

Reen al la supro