Al la enhavo

Kiom da kursoj (kaj kiajn kurosjn) vi kompletigis? Kion vi pensis pri ili?

de Omniknowledge, 2007-majo-03

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Omniknowledge (Montri la profilon) 2007-majo-03 17:29:08

Ni ĉiuj devas akordi, ke la ĉefa celo de la plejparto da uzantoj de ĉi tiu situo estas lerni la lingvon. ridulo.gif

La plejparto da kursoj havas komentojn, kiujn mi jam legis. Sed mi volus sciiĝi, kiuj estas la plej bonaj kursoj laŭ la opinio de aliaj, kion aliaj plej ŝatis pri diversaj kursoj, kaj kion ili malŝatis. Ĉi tie vi ĉiuj estas bonvenaj esprimi vian opinion pri ĉiuj kursoj ĝenerale, aŭ pri apartaj kursoj se vi volas.

Andybolg (Montri la profilon) 2007-majo-03 19:41:28

La tri plej bonaj kursoj laŭ mi estas:

1. Bildoj k demandoj
Vere genia kurso! Lernis min la tutan bazan gramatikon de Esperanto.

2. Kio okazas?
Ankaŭ tre bona. Per ĉi tiu kurso mi lernis, kaj ankoraŭ lernas, kiel esprimi miajn pensojn Esperante. Nuntempe mi tamen ne faras multajn ekzercojn. Mi anstataŭ uzas la forumojn.

3. Ana Pana kaj Ana renkontas
Ambaŭ kursoj estas bonaj. La ekzercoj, kiujn oni sendas al la lingvohelpanto, estas la plej utilaj.

La tuta Esperanto ankaŭ estas bonega. La plej granda, detala kaj facile komprenebla gramatika superrigardo mi iam vidis. Mi havas la libron kaj legas ĝin ofte.

Kursoj, kiujn mi jam finis:

· Bildoj k demandoj
· Vojaĝu kun Zam
· Ana Pana
· La Zagreba metodo
· Ana renkontas
· Jen nia IJK

Kursoj, kiujn mi nuntempe faras:

· Gerda Malaperis!
· Kio okazas?

Mi ankaŭ legis iom en Verbumado kaj La tuta Esperanto.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-03 20:01:32

Omniknowledge!
Pri kiuj kursoj vi demandas? Ĉu nur pri tiuj, apartenantaj al lernu! aŭ pri iuj aliaj?

Omniknowledge (Montri la profilon) 2007-majo-04 13:53:38

Ĉefe pri tiuj apartenantaj al lernu!. Sed se vi konas iun alian vere bonan kurson, vi estas bonvenaj informigi min pri ĝi.

hoplo (Montri la profilon) 2007-majo-04 20:45:57

Mi komencis kun la brazilan kurson. Ĝi estas tre amuza por la voĉoj kiujn oni aŭdas. Kaj mia lingvohelpanto helpis min multe. Vi povas trovi la kurson ĉe http://www.cursodeesperanto.org/bazo/index.php?eo

"Ana renkontas" plaĉis ankaŭ al mi.

Saluton

hoplo

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-majo-04 21:57:29

mi havas fari "Mi estas komencanto" kaj "Bildoj kaj demandoj" (la duono), mi ŝatas la du, "Bildoj kaj demandoj" por gramatiko kaj "Mi estas komencanto" por prononco. Nune mi uzas forumo por vortoj, mi kontinuos da kursoj alia tago.

Se estas eble, povos plibonigi kursoj se fariĝas pli rapida.

Reen al la supro