Al la enhavo

La ununura birdo, kiu parolas Esperanto(n)

de FrankoVoglero, 2010-novembro-09

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2010-novembro-09 10:35:23

Ŝerco pri la manko de akuzativo.

Mi aŭdis ĉi tiun ŝercon de Trixini - fama Esperanto iluziisto - je nia grupkunveno en Villingen.

EK:

Je foiro eksponanto starigis grandegan tendon. Li staris apud la tendego kaj allogis la personojn per laŭta voĉo:

Iru ĉi-tien gesinjoroj! Grandan mirindaĵon vi ekvidos en la tendo. Mi posedas la ununuran birdon, kiu kapablas paroli Esperanton!! Vidu Vidu!

Amase la homoj eniris la tendon. Ili ekvidis kaĝon kovrita per tuko. La eksponanto forigis la tukon kaj birdeto videblis.

La eksponanto demandis la birdeton:
"Ĉu vi fumas cigaredon aŭ pipon?"

La birdo:
"PIP"

La eksponanto:
"Pardonu min sed la birdo ankoraŭ ne kapablas uzi la akuzativon!"

FINO

Ekde Trixini rakontis tiun ŝercon dum Esperanto kursoj, oni ofte aŭdas "PIP" se mankas la akuzativo. Kaj tuj ĉiuj komprenas kaj korektas la frazon ridulo.gif

Ĝis
Franko

Reen al la supro