Mesaĝoj: 4
Lingvo: Esperanto
palaman (Montri la profilon) 2010-novembro-14 05:21:02
Mi pri miaj homfratoj suferas.
Sento vana, konata, sencela, sensenca
Ĉiutage obstine aperas.
Mi feliĉas kun vi kiel bebo ĉe mamo,
Mi bezonas nenion krom tio.
Ĉu de iu serĉanto sin kaŝis la amo?
Ĉu forgesis pri li mia Dio?
Eĉ la Kruco ĉe vi iĝis nun loko paca,
Iĝas dolĉaj sufero kaj ploro.
Do doloras sensence kaj vane donacas
Tiun verson sencelan la koro.
palaman (Montri la profilon) 2010-novembro-14 21:41:46
Komence mi celis skribi "la unua mia", poste mi dubis, ĉu mi ne estus miskomprenita - - do mi aldonis vorton "verson" kaj tuj sendis la mesaĝon hazarde.
Eble, iu povas korekti la eraron?
Mi volus nomi la temon "unua mia verso".
Korektu bonvole!
Greedn (Montri la profilon) 2010-novembro-14 22:04:06
palaman (Montri la profilon) 2010-novembro-15 07:08:09
Sed!
Mi opinias ke oni nepre devas scipovi pri poezio por esti taŭga prozisto.
Ĉar lingvo estas ne nur senco -- sed ankaŭ sono. Por vere senti lingvon oni devas konsideri similecon de sonado de kelkaj vortoj.
Ĉar leganto sentas ne nur rimojn de senco, sed ankaŭ rimojn de sono.
Se iu povus krei lingvon perfektan, kie sonado estus tute konforma al senco, do ili povus verki proze sen ia ajn atento pri sonado de verko.
Sed mi ial certas, ke en tiu perfekta lingvo bona verko nepre okazus verso.
Ĉar la esenco de prozo estas rimoj sencaj.
Kiuj en la perfekta nepre estus rimoj sonaj.