Al la enhavo

Propono por esperantigi Google Tradukilo

de milú, 2010-novembro-21

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

milú (Montri la profilon) 2010-novembro-21 10:20:09

Karaj (preskaŭ)gesamlingvanoj,

Laŭ mia opinio, Esperanto tre avantaĝas naciajn lingvojn kiel "tradukilo". Denove laŭ mia opinio, Google Tradukilo estas ege grava antaŭsigno de estonta internacia skribita komunikado, bazata sur senpaga automata tradukanta programoj, "nube". Estonteco de Esperanto kiel internacia lingvo eble dependos de sia ebla rolo kiel plej bona ilo por intertraduki tutajn aliajn lingvojn. Sia reguleco kaj pli malgranda emo al polisemio (multsignifo?) ja adaptiĝas al la maŝina manipulado.

Mi ja supozas ke pli kapablaj homoj en la esperanta komunumo jam komencis la tasko de esperantigi Google Tradukilo. Por tiu celo, laŭ la homoj ĉe Google, oni bezonas alŝuti "Tradukantajn Raportojn" (Translation Memories), sur kiu la sistemo konstruos vortaron kaj glosaron.

Kiel vi povas vidi, mia Esperanto ne estas ankoraŭ tre bona, sed mi pensis ke mi ne povis atendi. Ĉiukaze, la celo sufiĉe gravas por ke mi penas komuniki ĝin al la Lernu komunumo.

Amike,
Emilio

Darjo (Montri la profilon) 2010-novembro-21 12:15:16

Jes, mi estas perkefte akordi kun vi. Jam ekzistas la ĉefpaĝon de google en esperanto, nun servas ke la lingvon estu enkondukita en Google Tradukilo. Sed la problemon estas ke Google decidas kio meti kaj kio ne meti kaj ŝajne ĝi decidas de ne meti la internaciajn lingvojn, ne nur la esperanton, sed ankaŭ la aliajn internaciajn lingvojn. Fakte, kiam ili faris la novan version de Google Tradukilo ili metis eĉ la lingvon latinon, sed neniu internacia lingvo.
La solan eblon estas esperi ke kiam ili faros novan version de Google Tradukilo ili enigos la Esperanton.

Amike, Darjo.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-novembro-21 12:44:04

milú:Karaj (preskaŭ)gesamlingvanoj,

Laŭ mia opinio, Esperanto tre avantaĝas naciajn lingvojn kiel "tradukilo". Denove laŭ mia opinio, Google Tradukilo estas ege grava antaŭsigno de estonta internacia skribita komunikado, bazata sur senpaga automata tradukanta programoj, "nube". Estonteco de Esperanto kiel internacia lingvo eble dependos de sia ebla rolo kiel plej bona ilo por intertraduki tutajn aliajn lingvojn. Sia reguleco kaj pli malgranda emo al polisemio (multsignifo?) ja adaptiĝas al la maŝina manipulado.
Mi tute konsentas.

milú: oni bezonas alŝuti "Tradukantajn Raportojn" (Translation Memories), sur kiu la sistemo konstruos vortaron kaj glosaron.

Amike,
Emilio
Kie onu povas elŝuti alilingvajn "Tradukantajn Raportojn" kiel ekzemplo?

milú (Montri la profilon) 2010-novembro-21 12:45:13

Laŭ ĉi tie interparolado, ĝi ŝajnas ke la decido ne estas nur prenita de Google. La homoj ĉe Google bezonas ke la uzantoj kontribuu tradukaĵojn por aligi Esperanton al siaj subtenitaj lingvoj. Almenaŭ, ĝi eble meritas kunordigita klopodo por komuniki kaj helpi Google pri la esperantigado de sia Tradukilo.

milú (Montri la profilon) 2010-novembro-21 13:18:00

Mi trovis priskribon de "Tradukanta Raporto" ĉi tie (vi povos ŝanĝi lingvon per butono dekstre malsupre).

Mi ĵus sendis al Google laborantoj ĉi tie mesaĝon por pli sciiĝi.

qwertz (Montri la profilon) 2010-novembro-21 13:33:43

Bonvolu ankaŭ rimarkas, ke ekzistas komuna [url=Malfermitkoda programaro]malfermitkoda programaro[/url] pri tio. Ekzemploj:

OpenTMS (angla kaj germana retpaĝo) | FOLT (multlingva retpaĝo)

maratonisto (Montri la profilon) 2010-novembro-21 16:03:01

qwertz:Bonvolu ankaŭ rimarkas, ke ekzistas komuna [url=Malfermitkoda programaro]malfermitkoda programaro[/url] pri tio.
Pagharo ne ekzistas.

qwertz:
OpenTMS (angla kaj germana retpaĝo) | FOLT (multlingva retpaĝo)
Laŭ mia kompreno Guglo bezonas tradukaĵojn laŭ formato uzata de progrmamaro de Guglo. Ĉu tiu ĉi formato estas atingebla (kun ekzemploj)? Tio gravas por komenci la laboron kaj helpi al Guglo fari tradukilon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-21 20:43:44

Ekzistas tradukaj programoj inter esperanto, la angla, kaj la hungara

http://traduku.net/cgi-bin/traduku

palaman (Montri la profilon) 2010-novembro-22 11:20:25

Tre grava afero

cellus (Montri la profilon) 2010-novembro-22 14:48:33

Estas tre interese kiel funkcias la tradukilo de Guglo. Mi metis tekston en esperanto sub la rubriko identigu lingvon, kaj la sistemo rekonis ke estas esperanto, kaj mi ricevis respondon ke oni ankoraŭ ne havas esperanton kiel unu el la lingvoj de kaj al kiuj oni tradukas. Estas almenaŭ eta progreso!

Oni devas tamen uzi la sistemon kun atento, ĉar kelkfoje ĝi enmetas negaciojn *nevortojn) kie neniaj estas en la originalo.

La svedan proverbon: "Kiam la diablo maljuniĝas li fariĝas religia" mi provis traduki en alian lingvon, kaj tio rezultis ke kiam la ventilator maljuniĝas ĝi fariĝas religia! Evidente la sistemo egaligis la sveda vorto Fan al la angla fan! Alivorte sufiĉe amuza sistemo. Kelkfoje ĝi estas sufiĉxe akurata. Tiu kiu sentas enuon, povas tuj ĝojiĝi uzante la tradukilon de Guglo.

Reen al la supro